Saint-Jean-de-Losne

komunumo en la departemento Côte-d'Or de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Jean-de-Losne (stacidomo).

Saint-Jean-de-Losne estas franca komunumo kiu situas en Francio, regiono Burgonjo, departemento Côte-d'Or.

Saint-Jean-de-Losne
komunumo
La saono kaj la urbo
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Côte-d'Or
Arondismento Beaune
Kantono Saint-Jean-de-Losne Ĉefurbo
komunumaro Rives de Saône
Riveroj Saono, Kanalo de Burgonjo
Situo Saint-Jean-de-Losne
 - koordinatoj 47° 6′ 14″ N 5° 15′ 53″ O / 47.10389 °N, 5.26472 °O / 47.10389; 5.26472 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 182 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 179 m s. m.
Areo 0,6 km² (60 ha)
Loĝantaro 1 168 (2010)
Denseco 1 946,67 loĝ./km²
Urbestro S-ro Gilles Chatel
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 21170
INSEE 21554
Situo de Saint-Jean-de-Losne kadre de Francio
Situo de Saint-Jean-de-Losne kadre de Francio
Situo de Saint-Jean-de-Losne kadre de Francio
Situo de Saint-Jean-de-Losne kadre de Côte-d'Or
Situo de Saint-Jean-de-Losne kadre de Côte-d'Or
Situo de Saint-Jean-de-Losne kadre de Côte-d'Or
Vikimedia Komunejo: Saint-Jean-de-Losne
Retpaĝo: ww.stjeandelosne.fr
Laŭloka nomo : Latonijeannois

Geografio redakti

Saint-Jean-de-Losne etendiĝas sur 0,36 km² de surtera aero kaj 0,24 km² de akva areo. Estas la pli malgranda komunumo de la Burgonjo. Fakte la komunumoj de Saint-Jean-de-Losne, Losne kaj Saint-Usage formas nur unu urbon.

La urbo situas laŭ la Saono kaj la kanalo de Burgonjo, avale de la enfluejo de la rivero Ouche.

Ekonomio redakti

Tie estas grava turisma haveno.

Demografio redakti

1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
1 717 1 515 1 540 1 577 - 1 942 2 134 2 321 2 237
1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
2 030 1 846 1 804 1 597 1 561 1 507 1 547 1 514 1 520
1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
1 450 1 376 1 388 1 288 1 402 1 344 1 262 1 204 1 425
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009 2010
1 528 1 623 1 605 1 476 1 342 1 256 1 208 1 196 1 168

Historio redakti

En 1636 de la 28-a oktobro ĝis la 2-a novembro, la armeo de Karlo la 4-a duko de Loreno kaj Bar sub la komando de la generalo François de Mercy kaj la armeo de Ferdinando la 2-a imperiestro de la Sankta Romia Imperio sub la komando de la generalo Matthias di Gallasso vane klopodis ekokupi la urbon. En 1814 la urbo rezistis longe kontraŭ la aŭstria armeo. Ĝi ricevis en 1815 de Napoleono la 1-a por ĝia kuraĝo la honoran leĝion. La germana armeo okupaciis Saint-Jean-de-Losne ekde juno 1940. Ĝi forlasis la urbon la 10-an de septembro 1944.

Vidindaĵoj redakti

 
La preĝejo Sankta Johano la Baptisto

La preĝejo estas gotika. Ĝia ĥorseĝaro datiĝas el 1756-58. La dihotelo datiĝas de 1688. Ĝi enhavas statuon de dipatrino kun la knabo Jesuo eble farita de Jean de La Huerta. La ponto datiĝas de 1947. La muzeo prezentas la historion de barĝoj kaj kanaloj.

Esperanta vivo redakti

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉdonon (0,39 % de voĉoj) en 2004.

Notoj kaj referencoj redakti

  • Philippe Dhetel, Annales historiques de Saint-Jean-de-Losne 1908

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti