Salvador Vilar Braamcamp Sobral (naskiĝinta la 28-an de decembro 1989 en Lisbono) estas portugala kantisto. Li venkis la Eŭrovido-Kantokonkurson en la 13.5.2017 en Kievo kantante la kanton Amar pelos dois[1].

Salvador Sobral
Salvador Sobral (2017)
Salvador Sobral (2017)
Persona informo
Naskonomo Salvador Thiam Vilar Braamcamp Sobral
Naskiĝo 28-an de decembro 1989 (1989-12-28) (34-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj anglaportugalakataluna
Ŝtataneco Portugalio
Alma mater Taller de Músics • ISPA – University Institute
Familio
Patro Salvador Luís Cabral Braamcamp Sobral
Patrino Luísa Maria Cabral Posser Vilar
Frat(in)o Luísa Sobral
Edz(in)o Jenna Thiam
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://salvadorsobralband.bandcamp.com/
vdr

Origino redakti

Sobral devenas el portugala nobela familio. Lia fratino Luísa Sobral (* 1987) estas ankaŭ kantistino. La gepatroj estas Salvador Luis Cabral Braamcamp Sobral (* 1955) kaj Luisa Posser de Andrade Vilar (* 1960). Ilia praavo Luis José Aimable Braamcamp Sobral (1874–1934) estis la kvara Grafo de Sobral.

Vivo redakti

Unue Sobral studis psikologion sed baldaŭ li aliorientiĝis je ĵazo. Post studoj en Barcelono li iris al Usono. Poste li denove studis ĵazmuzikon ĉe la altlernejo "Taller de Musics" en Barcelono. Liaj unuaj projektoj influitis de la stilo de Chet Baker kaj de la brazila Bossa Nova krom aliaj sudamerikaĵoj. En 2009 li partoprenis la portugalan version de la artistelekta konkurso Ídolos kaj estis je la sepa rango. En 2016 sevkis lia unua kompleta albumo sub la titolo Excuse me. Ĉe la kantoj li kunlaboris kun la venezuela komponisto Leonardo Aldrey. Lia fratino Luisa liveris propran komponaĵon I Might Just Stay Away.

Notoj redakti