Stende

urbo en Latvio

Stende estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la nordokcidento de Latvio en Kursa maltebenaĵo.[1] Ĝi apartenas al distrikto Talsi kaj situas en suda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 13 km de Talsi, 48 km de Kuldīga kaj 114 km de Rigo.[2] Stende havis 1630 loĝantoj en 2021.[3]

Stende
Urbo
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Distrikto Talsi
Historia regiono Kuronio
Supermara alteco 72−90 m s. m.
Koordinatoj 57° 08′ 43″ N 22° 32′ 05″ O / 57.14528 °N, 22.53472 °O / 57.14528; 22.53472 (mapo)
Areo 4,8 km² (480 ha)
Loĝantaro 1 630 (29.01.2021)
Denseco 339,58 loĝ./km²
Urbaj rajtoj 1991
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-3257
Vikimedia Komunejo: Stende
Retpaĝo: stende.lv

Averaĝa temperaturo: -5,5 °C en januaro, +16,5 en julio. Precipitaĵo 700-750 mm jare.[1]

Historio redakti

Historie, la vilaĝo ekzistis en ĉi tiu areo en Dižstende (5 km norde) ĉirkaŭ Stende grandbieno, kiu estis larĝa kaj riĉa delonge. La nuna Stende komencis formi en 1897 pro la konstruado de la fervojo Ventspils-Ribinsko.[4] La stacio Stende ekfunkciis en 1900, kaj la linio estis finkonstruita en 1904.[5] En 1925, sub la nomo Renčuciems (poste - Stendesciems), ĝi estis inkludita en listo de vilaĝoj.

Germana koncentrejo situis en Stende dum la Dua Mondmilito.[6]

La rajtoj de la laborista vilaĝo (ekde 1961 - la urbovilaĝo) estis akiritaj en 1949. En 1978, vilaĝa evoluplano estis ellaborita, kiu ne estis efektivigita. Ĝi planis pri konstruado de laktofabriko, faklernejo kaj kinejo, pretervojo.[5] Stende havas la statuson de urbo ekde 1991.

Loĝantaro redakti

Ŝanĝo de loĝantaro redakti

Jaro 1935 1959 1970 1973 1979 1989 2000 2011 2021
Homoj 719 1850 1851 1956 2034 2134 2012 1732 1630

Etna strukturo redakti

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj Judoj Ciganoj Tataroj Germanoj Estonoj La cetero
1935 719 690 9 0 0 13 0 3 0 0 4 0 0
1979 2034 1743 174 30 15 24 14 5 N/A N/A N/A N/A 29
1989 2134 1851 161 33 21 25 15 1 18 4 0 1 4
2000 2012 1800 116 26 17 20 15 1 9 N/A N/A 0 8
2011 1732 1603 80 15 13 7 6 N/A N/A N/A N/A N/A 8

Transporto redakti

Ekde 2010 persontrajnoj ne plu haltas ĉe Stende stacio, kaj la nura transporto en la urbo estas per vojoj. De la ŝoseo transiranta ĝin P120 Talsi-Kuldīga (en la urbo - Brīvības Strato) proksime de Stende disbranĉiĝas vojoj V1401 Stende-Mērsrags, V1402 Stende-Sabile-Pūce kaj la municipa vojo tra Prāmnieki al Dižstende.[7]

Historio de etŝpuraj fervojoj redakti

Kiel ligo inter la fervoja linio Rigo-Ventspils, Norda Kuronio kaj la marbordaj havenoj de la Golfo de Rigo, la germana armeo kiu okupis Kurzeme en 1916 konstruis etŝpuran fervojreton kiu kondukis de Stende al Roja, Mērsrags kaj Dundaga-Mazirbe-Ventspils. La linioj suferis malbone en ambaŭ mondmilitoj, kiam ili estis detruitaj fare de retiriĝantaj armeoj, sed ili poste estis restarigitaj. La reto funkciigis ĝis 1963, Stende stacio estis fermita en 1968.[8]

Vidindaĵoj redakti

Loka horo Sunhorloĝo, Flaga Placo en Brīvības strato, motorciklotrako, scenejo, memorŝtono al la sovetiaj deportadoj.[9]

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  2. Toponavi.com. Distancoj
  3. Datumbazo de loknomoj
  4. Latviešu konversacijas vārdnīca - Latva konversacio vortaro. v. XX, p. 40601, 1940 jaro.
  5. 5,0 5,1 Stende.lv. Historio de Stende Arkivigite je 2022-02-01 per la retarkivo Wayback Machine {latve)
  6. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 416.
  7. OpenStreetMap. Stende
  8. «Ziemeļkurzemes šaursliežu dzelzceļš 1916-1963» (latve)
  9. Stende.lv. Vidindaĵoj Arkivigite je 2022-02-01 per la retarkivo Wayback Machine (latve)

Eksteraj ligiloj redakti