Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tetín

Tetín estas ruino de burgo konstruita ĉirkaŭ duono de la 13-a jarcento en najbareco de tetína remparburgo sur nordorienta rando de samnomata municipo en distrikto Beroun proksimume 2 km sudoriente de Beroun. Ĝi situis sur roka promontoro en supermara alteco ĉirkaŭ 270 m s. m. La orienta parto de la burgo estis neniigita pro minado.

Tetín
ruino
Parto de ruino de burgo Tetín
Oficiala nomo: Tetín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Municipo Tetín
Historia regiono Bohemio
Montaro Hořovica montetaro
Rivero Berounka
Situo Tetín
 - koordinatoj 49° 57′ 00″ N 14° 06′ 23″ O / 49.95000 °N, 14.10639 °O / 49.95000; 14.10639 (mapo)
Stilo gotika
Konstruado duono de la 10-a jarcento
 - alikonstruado fino de la 10-a jarcento
Pluaj posedantoj Přemyslidoj, Karolo la 4-a
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ruins of castle in Tetín (Beroun District)
Portalo pri Ĉeĥio
360° panoramo de tetína roka promontoro
montri kiel 360° panoramo


Historio redakti

La unua skribmencio pri la burgo estas nur el la jaro 1321, sed arkeologie ĝia estiĝo estas dokumentita en duono de la 13-a jarcento. Konstruinto estis verŝajne reganto kaj la burgo estas en la jaro 1288 dokumentita kiel sidejo de reĝa ĉasisto. Pli antaŭe la mencio rilatis al la najbara burgejo. Dum regado de Venceslao la 2-a la burgo estis alikonstruita por bezonoj de přemislidaj bastardaj filoj. Unu el ili estis landa notario kaj la plej supera skribisto de Reĝlando Bohemio Štěpán z Tetína,[1] bofilo de Jan Volek. Pli poste aĉetis la burgon Karolo la 4-a, kiu eble menciis ĝin en kodaro Majestas Carolina, sed li alligis la tetinan senjorujon al Karlštejn kaj la ĉi tiea burgo dezertiĝis.[2]

Konstruaspekto redakti

La devena burgo estis sentura kaj ĝi situis sur trapeza bazplano. Ĝia dominaĵo estis granda trispaca palaco sur la nordorienta flanko. Fine de la 13-a jarcento ĝi estis disvastigita je pli malalte situanta okcidenta triangula parto, en kiu estis konstruita grandega pordega turo. La remparo de la suba burgo estis masonita per tekniko opus spicatum kaj super la fosaĵo pli verŝajne plifortigita per parkano. En la devena kerno estis alkonstruita longa palaca alo kun fermebla krado, en kiun oni enpaŝis sur ponto de la pordega turo.[3]

Ĝis la hodiaŭaj tagoj konserviĝis la kvarflanka pordega turo kaj fragmentoj de masonaĵo de plu juna palaca alo. La resto de la burgo estis neniigita en la 19-a jarcento dum minado de kalkoŝtono.

Referencoj redakti

  1. Regesta diplomatica nec non epistolaria Bohemiae et Moraviae III. 290/696 a 291/697
  2. Durdík, Tomáš. (2002) “Tetín”, Ilustrovaná encyklopedie českých hradů. Praha: Libri, p. 552–553. ISBN 80-7277-003-9.
  3. Durdík, Tomáš. (2000) “Tetín”, Zříceniny hradů, tvrzí a zámků: Střední Čechy. Praha: Agentura Pankrác, p. 128–130. ISBN 80-902873-0-1.

Pluaj fotoj redakti