Universitato de Otavo
La Universitato de Otavo (angle University of Ottawa; france Université d'Ottawa) estas la plej grava dulingva universitato (angla kaj franca) de Nordameriko, situanta centre de la federala ĉefurbo de Kanado, Otavo, je la orienta bordo de la Kanalo Rideau.
Universitato de Otavo | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika esplorada universitato • eldonejo de malfermita aliro • university in Ontario • publika universitato • esplorada universitato | |||||
moto | Deus scientiarum Dominus est Dio estas la mastro de la sciencoj | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1848 | ||||
fondinto(j) | Joseph-Bruno Guigues vd | ||||
speco | Publika universitato | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 45° 25′ 20″ N, 75° 40′ 57″ U (mapo)45.4222-75.6824Koordinatoj: 45° 25′ 20″ N, 75° 40′ 57″ U (mapo) | ||||
lando | Kanado | ||||
urbo | Sandy Hill | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 41 749 vd | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website">[2] Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Cifereca Biblioteka Federacio • Asocio de Universitatoj de la Komunumo • Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • Kanada Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • U15 Group of Canadian Research Universities • Asocio de Universitatoj de Kanado • Asocio de Universitato de la Kanada Francalingvio • Council of Ontario Universities • Canadian University Society for Intercollegiate Debate • Fields Institute • ORCID • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Koalicio por Retigita Informo • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • Asocio Universitata de Franclingvio • Internacia Asocio de Universitatoj • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition • Digital Research Alliance of Canada • Canadian Federation for the Humanities and Social Sciences • Canadian Research Knowledge Network vd | |||||
filioj | |||||
• University of Ottawa Skills and Simulation Centre • University of Ottawa Faculty of Medicine • University of Ottawa Library • University of Ottawa Faculty of Law • Telfer School of Management • University of Ottawa Faculty of Social Sciences vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Devizo | Deus Scientiarum Dominus Est [Dio estas la Sinjoro de Scio] | ||||
Fondiĝis | 1848 | ||||
Speco | publika | ||||
Buĝeto | CA$100,5 milionoj[1] | ||||
Rektoro | Gilles G. Patry (ĝis junio 2008) | ||||
Kanceliero | Huguette Labelle | ||||
Dungitaro | 3.048 | ||||
Nediplomitaj studentoj | 30.283 | ||||
Postdiplomaj studentoj | 4.100 | ||||
Situo | Otavo ( Ontario, Kanado ) | ||||
Kampuso | Enurbe: 105 akreoj | ||||
Retejo | uottawa.ca | ||||
Fondita de la Oblataj Misiistoj de Senmakula Maria en 1848, Kolegio de Bytown estis malgranda katolika lernejo. La universitata establaĵo (iĝis Kolegio de Otavo en 1861) ricevis sian reĝan ĉarton en 1866 kaj sian pontifikan ĉarton en 1889. En 1965 la universitato iĝis laika kaj ricevis la unuan fojon helpmonojn de la provinco de Ontario.
Hodiaŭ la universitato havas dek unu fakultatojn, kiuj proponas multajn kursojn en lernplanoj de unua, dua kaj tria cikloj, krome profesiajn lernplanojn en diversaj disciplinoj.
La dek unu fakulatoj estas:
- Artoj (literaturo)
- Civila juro
- Common law (juro de brita tradicio)
- Edukado
- Inĝeniera fako
- Medicino
- Sansciencoj
- Natursciencoj
- Sociaj sciencoj
- Superaj kaj postdoktorecaj lernadoj
La magistrecoj kaj la doktorecoj estas proponataj en multaj disciplinoj de la fakultato de la superaj kaj postdoktorecaj lernadoj. La Universitato de Otavo proponas la duan plej grandan oferton de lernoplanoj en Ontario. La Universitato de Otavo havas ankaŭ la duan plej grandan lernoplanon de doktorecaj kaj kunlaboraj lernadoj en Ontario.
La universitato akceptas pli ol 30 000 studentojn, de kiuj du trionoj havas la anglan lingvon kiel gepatran lingvon.
Estas du semajnaj revuoj publikigataj de la studentoj: La Rotonde en la franca kaj The Fulcrum en la angla.