Uttwil

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Uttwil (stacidomo).
Uttwil
Blazono de Uttwil
Ŝiphaltejo de Uttwil
komunumo en Svislandosetlejo
Kantono Turgovio
Distrikto Arbon
Koordinatoj  47° 35′ 0″ N 9° 21′ 0″ O / 47.58333 °N, 9.35000 °O / 47.58333; 9.35000 (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 0″ N 9° 21′ 0″ O / 47.58333 °N, 9.35000 °O / 47.58333; 9.35000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1604
Areo 4,3 km²
Alteco 419 m super marnivelo
Poŝtkodo 8592
Komunumkodo 4451
vdr

Pri la komunumo redakti

Uttwil (en Esperanto ankaŭ Utvilo) estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1604 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Uttwil situas ĉe la bordo de Bodenlago nordoriente de Romanshorn.

Najbaraj komunumoj redakti

Uttwil limas en nordokcidento al Kesswil, en okcidento al Dozwil, en sudokcidento al Hefenhofen, en oriento al Romanshorn, kaj en nordoriento al Bodenlago, je kiel alia flanko situas la germanaj komunumoj Friedrichshafen kaj Immenstaad am Bodensee en Baden-Virtembergo.

Trafiko redakti

Uttwil situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Kreuzlingen al Rorschach. Ĝi disponas ankaŭ pri liniŝipkonekto al Altenrhein kaj Konstanco. Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Romanshorn al Kreuzlingen. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo A7 situas proksimume 20 km nordokcidente de Uttwil apud Kreuzlingen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Uttwil datiĝas de la 4-a de junio 817 kiel Uttinvillare. Ek de la 13-a jarcento ĉefa bienposedanto kaj reganto en Uttwil estis la Monaĥejo Münsterlingen, sub kiel servuto Uttwil restis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798.

En la jaro 1644 la tiel nomita Utvila Negoco (en la germana lingvo Uttwiler Handel) okaze de kiu la utvilanoj sub la protekto de la urbo Zuriko mal konstruis la kapelon de Sankt-Adelheid por grandigi sian preĝejon, post plendo de la abatino de Münsterlingen preskaŭ kaŭzis militon inter la cetere Svisa Ĵurkomunumo kaj Zuriko. La Ĵurkomunumo kondamnis la utvilanojn al puno de 1200 guldenoj, kiujn lastmomente Zuriko pagis por ili. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Bildoj redakti