Villingen-Schwenningen
Villingen-Schwenningen aŭ Filingen-Ŝveningen estas urbo en la sudokcidento de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi ekestis en 1972 el du sendependaj urboj kiuj unuiĝis per administra reorganizado konfirmita per voĉdonado de la loĝantoj. La urbo apartenas al la distrikto Schwarzwald-Baar, al la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de Baden-Virtembergo, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 88 213 loĝantojn.
Villingen-Schwenningen | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | ||||||
Distrikto | Distrikto Schwarzwald-Baar | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 07721, 07720, 07425, 07705 | ||||||
Poŝtkodo | 78048–78056 | ||||||
Aŭtomobila kodo | VS | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08326074 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Jürgen Roth (CDU) | ||||||
Adreso de la administrejo | Münsterplatz 7/8 78050 Villingen-Schwenningen | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 88213 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 48° 4′ N, 8° 28′ O (mapo)48.0602777777788.4586111111111Koordinatoj: 48° 4′ N, 8° 28′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 758 m | ||||||
Areo | 165,47 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.villingen-schwenningen.de/ | ||||||
Inter Villingen kaj Schwenningen troviĝas la iama landlimo inter Virtembergo kaj Badeno, krome la Eŭropa Akvodislimo: Pluvo falanta en Schwenningen fluas en la Nordan Maron kaj Atlantikon, pluvo falanta en Villingen tra la Danubo al la Nigra Maro.
Vidindaĵoj redakti
- La urbo estas konata pro la ŝvaba-alemana karnevalo.
- Arkeologia kuŝejo Magdalenenberg.
Bildaro redakti
-
Memortabulo pri Wilhelm Blumenstock sur lia domo en Villingen
-
Villingen
-
Villingen
-
Blazono de la urboparto Villingen
-
Rivero Neckar
Najbaraj komunumoj redakti
Jenaj urboj kaj komunumoj havas limon kun la urbo Villingen-Schwenningen. Ili estas nomitaj en horloĝa senco komencante en nordokcidento:
Unterkirnach, Sankt Georgen im Schwarzwald, Mönchweiler, Königsfeld im Schwarzwald, Niedereschach, Dauchingen (ĉiuj distrikto Schwarzwald-Baar), Deißlingen (distrikto Rottweil), Trossingen (distrikto Tuttlingen) kaj Tuningen, Bad Dürrheim, Brigachtal, Donaueschingen kaj Vöhrenbach (ĉiuj distrikto Schwarzwald-Baar).
Ĝemelaj urboj redakti
Esperanto en Villingen-Schwenningen redakti
Jen kelkaj Esperantistoj el Villingen-Schwenningen:
- Wilhelm Blumenstock fondis en 1906 la unuan Esperanto-grupon en Villingen
- Karl Kratt, refondinto de grupo Villingen-Schwenningen post la Dua Mondmilito.
- Josef Schiffer fondis la nunan Esperanto-grupon de Villingen-Schwenningen en 1980
- Maria Schiffer, estrarano de BAVELO
- Bernhard Eichkorn, estrarano de BAVELO, aktivulo de IKUE kaj de ekumena Esperanto-movado, FAME-Premio (2002), de 1964 kaj 1967 estis pastro de la paroĥo Sankt Konrad kaj de 1988 ĝis 2003 de la paroĥo Sankt Fidelis.
- Dominik Timo Ratzinger, estrarano de BAVELIDO