Wolfgang Tiefensee

germana politikisto

Wolfgang TIEFENSEE [Volfgang Tifnze:] estas germana politikisto. Li naskiĝis la  4-an de januaro 1955(nun 1955-01-04) en Gera (tiama GDR), do nun estas 69-jara. Inter 1998 kaj 2005 li estis ĉefurbestro de Lepsiko, kaj inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 estis federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo en la registaro de Germanio, en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Krome en tiu ministraro li ankaŭ estis komisiito pri la "Novaj Federaciaj Landoj" de Germanio. Li reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia.

Wolfgang Tiefensee
Persona informo
Wolfgang Tiefensee
Naskiĝo 4-an de januaro 1955 (1955-01-04) (69-jaraĝa)
en Gera
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Universitato de Lepsiko • Technische Hochschule Leipzig vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Familio
Patro Siegfried Tiefensee vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikisto • elektrika inĝeniero vd
Aktiva en Berlino vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr