Zdeněk Jirotka

ĉeha verkisto kaj felietonisto

Zdeněk Jirotka (naskiĝis la 7-an de januaro 1911 Ostrava – mortis la 12-an de aprilo 2003 en Prago) estis ĉeha verkisto kaj felietonisto, aŭtoro de bonhumoraj romanoj, rakontoj, tribunal-raportoj kaj radio-dramoj.

Zdeněk Jirotka
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1911 (1911-01-07)
en Silezia Ostrava
Morto 12-an de aprilo 2003 (2003-04-12) (92-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgoĵurnalistopublikigistoscenaristo • prozisto • redaktoro • radio editor vd
Laborkampo literaturodramoĵurnalismo • opinia ĵurnalismo • radiokomunikado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Ostrava, kie li en la jaroj 1925-1929 studis reallernejon, en 1933 li abiturientiĝis ĉe Konstruista Teknikumo en Hradec Králové. Baldaŭ li eniris armeon kaj restis tie ĝis 1940, servante en Košice, Olomouc, Brno kaj aliaj urboj.

Komence de la nazia okupacio li laboric ĉe ministerio de publikaj laboroj, sed post 1942 li dediĉis sin eksluzive al verkado, kion ebligis al li la eksterordinara sukceso de lia debuta satira romano Saturnin (esperantigita). La sukceson li neniam plu superis, nur lia parodio pri kriminala ĝenro La viro kun hundo vekis preskaŭ kompareblan intereson.

En 1940 li eniris redakcion de Lidové noviny (Popola ĵurnalo) kaj post la dua mondmilito redakcion de Svobodné noviny (Libera ĵurnalo), post 1951 li du jarojn laboris en la redakcio de bonhumora semajna gazeto Dikobraz (Histriko), poste li transiris al Ĉeĥoslovaka radio kaj en 1963 li revenis al Dikobraz.

Jirotka imitis la sekan anglan humuron, sed en la ĉeĥa medio, ofte li ĉarmas la leganton per sekretoj kaj nefinparolitaj ideoj.

La romano Saturnin estis sukcese filmita de Ĉeĥa televido. La Esperanta traduko de la romano (tr. Josef Vondroušek) atendas en manuskripto, publikigita estis nur la unua ĉapitro.

Verkoj redakti

  • Saturnin, 1942 –
  • Muž se psem, 1944 – (Viro kun hundo)
  • Hvězdy nad starým Vavrouchem, 1946 – (Steloj supeer la maljuna Vavrouch) - radio-dramo
  • Profesor biologie na žebříku, 1956 – (Profesoro de biologio sur ŝtupetaro)
  • Sedmilháři, 1970 – (Sep mensolugoj) - kolekto de rakontoj
  • Pravidla se změnila, 2000 – (La reguloj ŝanĝiĝis)