ZELK Zoltán, Zelkovits estis hungara poeto, verkisto, laŭreato de Premio Baumgarten, Premio József Attila (1951, 1974) (1947, Kossuth-premio (1949, 1954) naskita en Érmihályfalva la 18-an de decembro 1906 kaj mortinta en Budapest la 23-an de aprilo 1981.

Zoltán Zelk
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1906 (1906-12-18)
en Valea lui Mihai,  Aŭstrio-Hungario
Morto 23-an de aprilo 1981 (1981-04-23) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Zoltán Zelk
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Dosiero:ZoltanZelk.jpg
Zoltán Zelk

Biografio redakti

Zoltán Zelk estis filo de vilaĝa kantoro. La bazlernejon kaj du jarojn de gimnazio li finis en Miskolc. Ekde 1919 lia familio vivis en Budapeŝto. Post la morto de sia patro ekde 1920 li estis komercistlernanto, ekde 1921 li laboris en Satmaro. Li partoprenis en la tranasilvanuja junulara laborista movado. En 1925 liajn unuajn poemoj aperigis Lajos Kassák. En 1925 li translokiĝis Budapeŝton, kie li subtenis sin el okazaj laboroj. Li aliĝis al Magyarországi Szocialista Munkáspárt. En 1927 oni metis lin sub polica kontrolo, poste oni arestis lin kaj ekstradiciis Rumanujon. En 1928 li refuĝis kaj verkis sub pseŭdnimo Szatmári Zoltán. Lia unua poemo aperis en Nyugat en 1928. Dum la dua mondmilito li estis kiel laborservulo en Ukrainujo (1942-44). De tie li fugis kaj ĝis la fino de la milito donis lin kaŝejon ŝia edzino Irén Bátori verkistino. Ekde printempo de 1945 li iĝis la kultura rubrikgvidanto de Szabadság, poste kunlaboranto de Népszava. Li fondis kaj redaktis la porinfanan gazeton Kisdobos (1952-1956). Li estis adepto sincera de komunista ideologio kaj partio, sed li seniluziiĝis. En 1956 li apartenis al la revolucia grupo de verkistoj kaj pro tio en 1957 li estis aljuĝita por tri jara malliberejo. Li amnestiiĝis la 15-an de oktobro 1958. Nur ekde 1962 oni permesis al li denove la regulan publikadon.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Csuklódon kibuggyan a vér, poemoj., 1930;
  • Ülj asztalomhoz, p., 1932;
  • Kifosztott táj, p., 1936;
  • A lélek panaszaiból, p., 1942;
  • Teremtés tanúja, p., 1945;
  • Az állatok iskolája, fabeloj, p., 1946;
  • Négy vándor és más mesék, 1947;
  • Gyermekbánat, p., 1947;
  • Kagylóban tenger, p. 1942-1947, 1947;
  • Ezen a földön, p., 1948;
  • A hűség és a hála éneke, p., 1949;
  • Apám könyve, p., 1949;
  • A pártos éneke, p. 1945-1950, 1950;
  • A nép szívében, p., 1952;
  • Mint égő lelkiismeret, sekeltitaj kaj novaj poemoj, 1928-1953, 1954;
  • Mese a kiscsikóról, akinek még nincs patkója, versfabelo, 1954;
  • Kecskére bízta a káposztát, fabeloj kaj poemoj, 1954;
  • Tilinkó, mesék, p., 1955;
  • Alkonyi halászat, p., 1956;
  • Tűzből mentett hegedű, p., 1963;
  • Zúzmara a rózsafán, p., 1964;
  • Erdőben-berdőben, porinfanaj poemoj, 1964;
  • Tegnap, emlékezések, 1966;
  • Fölforrt az ég, p., 1967;
  • Békabánat, porinfanaj poemoj., 1970;
  • Bekerített csönd, p., 1971;
  • Féktávolságon belül, artikoloj, skizaĵoj, 1973;
  • Sirály, kunmetitaj p. 1925-1972, 1973;
  • Száll az erdő, porinfanaj, 1975;
  • Ahogy a kötéltáncosok, p., 1975;
  • Mese a kiscsikóról és sok más barátunkról, fabeloj, 1975; 8
  • Akit az isten nem szeret, p., 1976;
  • Meszelt égbolt, p., 1976;
  • Tollászkodik a tavasz, porinfanaj, 1976;
  • Vers a két kis fókáról, porinfanaj, 1977;
  • Reménytelen győzelem, poinfanaj p., 1979;
  • Az ezernevű lány, fabelludaĵo, 1979;
  • Mindennapi halálom, p., 1979;
  • Főhajtás a túlvilágra, p., 1980;
  • Zelk Zoltán Művei, Este a kútban, p., 1925-1963, 1981;
  • Keréknyomok az égen, p., 1963-1981, 1982;
  • Alszik a szél, porinfanaj p. kaj fabeloj, 1982;
  • Új mese a négy vándorról, fabeloj, 1984;
  • Nappali menedékhely, prózai írások, 1927-1955, 1984;
  • Egyszervolt ember, prozverkoj, 1964-1971, 1985;
  • Reménykedem és rettegek, prozverkoj, 1963-1981, 1986;
  • Térdig hamuban. neeldonitaj poemoj, 1925-1981, 1988;
  • A három nyúl [1983];
  • Túl a hegyen, túl a réten, 1993;
  • Erdei mulatság, sel. poemoj kune kun Zelk Zoltánné], 1996;
  • Válogatott versei, 1996;
  • Ákom bákom, porjunulara romano, 1997.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti