Zsigmond Bátky [ĵigmond bAtki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bátky Zsigmond estis hungara geografo, etnografo, muzeologo, muzeestro. Lia nobela antaŭnomo estis felsőbátkai.

Zsigmond Bátky
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1874 (1874-01-05)
en Kocs
Morto 28-an de aŭgusto 1939 (1939-08-28) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzeologo • etnografogeografo
vdr

Zsigmond Bátky[1] naskiĝis la 5-an de januaro 1874 en Kocs, li mortis la 28-an de aŭgusto 1939 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsigmond Bátky maturiĝis en Budapeŝto en 1892, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1897, fine li doktoriĝis en 1900. Jam dum la studentaj jaroj li instruis (1894–1895) en kalvinana gimnazio en Karcag. Li laboris en la Hungara Nacia Muzeo en la etnografia branĉo (1896–1909) kaj en la libreja branĉo (1909–1919). Inter 1919 kaj 1934 li estis muzeestro, poste li pensiuliĝis. En tiu periodo li redaktis etnografiajn kaj geografiajn revuojn. Li okupiĝis precipe pri popolaj arkitekturoj, etnografio, mapoj, atlasoj. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Néhány adat a Magyar Nagy Alföld klimatográfiájához (disertaĵo, 1900)
  • Magyarország néprajza (6 volumoj, 1905, 1990)
  • Útmutató néprajzi múzeumok szervezésére (1906, 1992)
  • Népiskolai atlasz (kun Károly Kogutowicz kaj Aurél Littke, 1914)
  • Magyarország néprajzi térképe település és lélekszám szerint 1919 (kun Károly Kogutowicz, 1919)
  • Kocs és Tekevár (1926)
  • Condizioni etnografiche dell'Ungheria (1930)
  • Táplálkozás. Építkezés. Mesterkedés. (1934; 1943; 1991)
  • Das ungarische Bauernhaus (1938)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti