Tisquantum (pli bone konata kiel Squanto [1]) (mortita novembro 1622) estis unu el la du indiĝenaj indianoj (Samoset estis la alia) kiuj helpis la pilgrimantojn (en) dum ilia unua vintro en la Nova Mondo. Li estis membro de la Pawtuxet Tribo, subtribo de la Wampanoag Konfederacio.

Squanto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1584 (1584-11-30)
en Patuxet tribe
Morto 30-an de novembro 1622 (1622-11-30) (38-jaraĝa)
en Chatham
Tombo Masaĉusetso
Ŝtataneco Kolonio de Virginio
Okupo
Okupo interpretisto • guide
vdr

Sen lia helpo, la unuaj anglaj kolonianoj verŝajne ne estus pluvivintaj.

Vivo redakti

 
1614 Mapo de John Smith de Nov-Anglio.

Ne estis nekonata por fruaj esploristoj de Nordameriko preni indianojn reen al Eŭropo. Squanto estis forrabita kaj prenita al Anglio fare de George Weymouth en 1605. Li laboris en Anglio dum naŭ jaroj antaŭ ol reveni al la Nova Mondo en la vojaĝo de John Smith en 1613 [2].

Apenaŭ Squanto revenis al sia tribo, li denove estis kidnapita fare de alia anglo, Thomas Hunt. Li estis prenita kiel sklavo al Malago, Hispanio, kie Hunt provis vendi Squanton kaj kelkajn aliajn indianojn en sklavecon. Kelkaj lokaj monaĥoj malkovris kion Hunt provis kaj prenis la ceterajn indianojn, inkluzive de Squanto, por eduki ilin en la kristana kredo. Tisquantum vivis en la monaĥejo ĝis 1618 antaŭ labori por tempeto en Londono, Anglio.

Alia rerakontado estas ke li fuĝis al Londono kaj tiam vojaĝis al Cupers Cove, Novlando. Li revenis al Anglio en 1618.

 
Squanto en fantazibildigo de La Instruo de Agrikulturo de usona mezlernejo, de 1911

Li revenis al sia patrujo denove en 1619 kie li aliĝis al esplorekspedicio laŭ la marbordo de Nov-Anglio. Li baldaŭ malkovris ke lia tribo estis malpliigita la antaŭan jaron per terura epidemio, eventuale variolo.

Squanto poste ekloĝis enen kun la pilgrimantoj kaj helpis ilin tra ilia unua malfacila vintro. Liaj motivoj por helpi ilin estis sole egoismaj kaj antaŭ malfrua 1621 li uzis sian pozicion kun la pilgrimantoj por sia propra gajno, minacante starti "la teruran epidemion" sur indianaj triboj kiuj ne faris kiel li diris.

Li laboris kiel instruisto kaj interpretisto por la pilgrimantoj dum la sekva jaro antaŭ ol li subite kaptis febron. Li mortis kelkajn tagojn poste.

Referencoj redakti

  1. Baxter 1890, p. I104 n.146; Kinnicutt 1914, paĝoj 110–12.
  2. (1996) Native American history: a chronology of the vast achievements of a culture and their links to world events. New York: Ballantine Books. ISBN 0345393503. “Ransomed by monks, he worked in a monastery”.

Eksteraj ligiloj redakti