Staškovce
Staškovce (hungare Sztaskóc [staŝkOc], rutene Сташківцї [staŝkivcji]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Staškovce | |
hungare: Sztaskóc, rutene: Сташківцї | |
municipo | |
Vido al Staškovce
| |
Oficiala nomo: Staškovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Stropkov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Malaltaj Beskidoj |
Rivero | Chotčianka |
Situo | Staškovce |
- alteco | 280 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 16′ 47″ N 21° 45′ 13″ O / 49.27972 °N, 21.75361 °O (mapo) |
Areo | 8,45 km² (845 ha) |
Loĝantaro | 255 (31.12.2011) |
Denseco | 30,18 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1414 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 090 23 |
Telefona antaŭkodo | +421-54 |
Aŭtokodoj | SP |
NUTS | 527823 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Staškovce | |
Retpaĝo: www.staskovce.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
Staškovce situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Stropkov troviĝas je 14 km.
Historio redakti
La vilaĝon fondis ŝoltiso kun ekloĝintoj kaj la unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1414. La unuaj loĝantoj estis rutenoj. En 1600 oni komputis tie 5 domojn kaj muelejon. En 1663 pro pesto multaj mortis. En 1715 9, en 1720 5 familioj pagis imposton. Iam germanoj alvenis, kaj apude fondis vilaĝeton Staskenhau. Baldaŭe en la praktiko estis 2 vilaĝoj kun hungaraj nomoj Kistavas kaj Nagytavas. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en la 2 vilaĝoj 103 + 176 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Medzilaborce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1960 la 2 vilaĝoj unuiĝis. En 2001 vivis en Staškovce 281 homoj, (205 slovakoj, 59 rutenoj, 11 ciganoj).
Vidindaĵoj redakti
- grekokatolika novbaroka preĝejo omaĝe al Sankta Demetrio de 1903