Malfermi la ĉefan menuon

Stanisław Bareja

Stanislao Bareja - la portreto en galerio de gravuloj en Varsovio

Stanisław Sylwester Bareja (esperante: Stanislao[1] Bareja; naskiĝis la 5-an de decembro 1929 en Varsovio, Pollando, mortis la 14-an de junio 1987 en Asindo, Germanio) estas pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro. Li estas kulta reĝisoro de polaj komedioj. La plej fama el ili estas La urseto (1980).

VivoRedakti

Filo de Sylwester Kazimierz kaj Stanisława el domo Chmielarz. Li finis Unuan Ĝeneralklerigan Liceon je la nomo de Stefan Żeromski en Jelenia Góra en 1949 kaj samjare ekstudis en Reĝisora Fakultato de Ŝtata Filma Altlernejo, kiun finis en 1954, sen fina ekzameno. Titolon de magistro pri arto akiris en 1974 post prezento de diploma filmo Edzo de sia edzino (1960). Samjare debutis. Antaŭ ĉio verkis komediojn kaj televidajn seriojn.

Tre ofte, samkiel Alfred Hitchcock, aperis en siaj filmoj ludante marĝenajn rolojn. En siaj filmoj nudigis malfortaĵojn de la homo rezultantaj same de lia naturo kiel de la absurda realo de Pola Popola Respubliko (PRL), en kiu vivis herooj de liaj filmoj.

Li engaĝiĝis en agado de kontraŭkomunista opozicio. Dum pluraj jaroj redonis sian garaĝon por bezonoj de malhela ĉambro de subtera Niezależna Oficyna Wydawnicza (NOWA). Kune kun la edzino kontrabandis por NOWA (Sendependa Eldonista Domo) tra landlimo 50-kilograman presmaŝinon sur tegmento de persona aŭtomobilo Fiat 126p. Ankaŭ helpis al la plej longe kaŝiĝanta opoziciulo de PRL Zbigniew Bujak.

Septembre 2006 estis postmorte distingita de Prezidento Lech Kaczyński per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Elektitaj aktorfilmoj reĝisoritaj de Stanislao BarejaRedakti

  • 1980La urseto (Miś)
  • 1978Kio vi faris kun mi, kiam vi kaptos min (Co mi zrobisz, jak mnie złapiesz)
  • 1976Nigraharulo vespere (Brunet wieczorową porą)
  • 1974Ne estas rozo sen fajro (Nie ma róży bez ognia)
  • 1972Serĉata li ŝi (Poszukiwany poszukiwana)
  • 1961Tuŝo de la nokto (Dotknięcie nocy)
  • 1960Edzo de sia edzino (Mąż swojej żony)

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)