Sten Hegeler

dana seksologo

Sten HEGELER (naskiĝis la 28-an de aprilo 1923 en Frederiksberg, parto de la komunumo Kopenhago - 15-an de aŭgusto 2021) estis dana psikologo, seksologo kaj aŭtoro.

Sten Hegeler
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1923 (1923-04-28)
en Kopenhago
Morto 15-an de aŭgusto 2021 (2021-08-15) (98-jaraĝa)
Lingvoj danaEsperanto vd
Ŝtataneco Danio vd
Alma mater Metropolitanskolen • Universitato de Kopenhago vd
Familio
Patro Poul Henningsen vd
Gefratoj Simon P. Henningsen vd
Edz(in)o Inge Hegeler vd
Profesio
Okupo psikologoseksologoaŭtoropublikigistoesperantisto vd
Laborkampo psikologioEsperanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li gajnis abiturientecon de la renoma kopenhaga mezlernejo Metropolitanskolen en 1942, ekstudis medicinon, kaj finstudis psikologion en la Universitato de Kopenhago en 1953. En 1948, li publikigis la libron Hvordan, mor? ("Kiel, patrino?"), instruilo pionira en la seksa eduko de antaŭlernejaj infanoj, kiu estis tradukita en plurajn aliajn lingvojn. En 1950 li establis propran psikologan praktikejon, kiu ankoraŭ funkcias.

Kune kun sia edzino Inge Hegeler (1927 - 1996) li eldonis inter la jaroj 1960 kaj 1970 popularan rubrikon en la ĵurnalo Ekstra Bladet ("ekstra folio"), kiu traktis priseksajn demandojn de legantoj kaj nomiĝis sexbrevkasse ("seksa leterkesto)". Ankaŭ en la norvega ĵurnalo Dagbladet ("taga folio") simila rubriko de la duopo aperis dum jaroj. La paro ankaŭ eldonis la librojn ABZ de amo (kiu ankaŭ furoris en traduko al Esperanto) kaj Spørg Inge og Sten ("petu al Inge kaj Sten"), ĉi-lasta el materialo deveninta de la "seksa leterkesto". De 1973 al 1979 li estis redaktoro de la revuo Tænk ("pensu") de la nacia konsilio de konsumantoj.