Sterling Hayden
Sterling Walter HAYDEN (denaske Sterling Relyea Walter; 26a de Marto, 1916 – 23a de Majo, 1986) estis usona aktoro, verkisto, maristo, militisto kaj spiono dum la Dua Mondmilito. Kiel ĉefrolulo en plej de sia kariero, li specializiĝis en vakeraj kaj nigraj filmoj laŭlonge de la 1950-aj jaroj, en filmoj kiel tiuj de John Huston nome The Asphalt Jungle (1950), de Nicholas Ray nome Johnny Guitar (1954), kaj de Stanley Kubrick nome The Killing (1956). Li faris elstarajn duarangajn rolojn en la 1960-aj jaroj, eble plej memorinda kiel Generalo Jack D. Ripper en la filmo de Kubrick Dr. Strangelove or: How I Learned to Stop Worrying and Love the Bomb (1964).
Sterling Hayden | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Sterling Relyea Walter | ||||
Naskiĝo | 26-an de marto 1916 en Montclair | ||||
Morto | 23-an de majo 1986 (70-jaraĝa) en Sausalito | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Prostata kancero vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Partio | Komunisma Partio de Usono (1946–1946) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Madeleine Carroll (1942–1946) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro ĝenra aktoro televida aktoro aŭtobiografo romanisto filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1941–1982 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La sukceso de Hayden pluis en la epoko de Nova Holivudo, per roloj kiel tiuj de irland-usona policano Captain McCluskey en la famega filmo de Francis Ford Coppola nome The Godfather (1972), de la alkoholema romanisto Roger Wade en la filmo de Robert Altman nome The Long Goodbye (1973), kaj la maljuna kamparano Leo Dalcò en la filmo de Bernardo Bertolucci nome 1900 (1976). Per distinga baritona voĉo kaj estante 196 cm alta,[1][2] li havis imponan aperon kaj por protagonistaj kaj duarangaj roloj.
Notoj
redakti- ↑ Troubled Waters (17a de Aprilo 2017).
- ↑ Hayden, Sterling (1977). Wanderer. New York: Norton. ISBN 0-393-07521-4, p. 224
Bibliografio
redakti- Wanderer. New York: Knopf. 1963. ISBN 1-57409-048-8.
- Voyage: A Novel of 1896. New York: Putnam. 1976. ISBN 0-399-11665-6.
Eksteraj ligiloj
redakti- Sterling Hayden ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Biography with many photos
- Hayden related documents on his OSS service. Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine National Archives and Records Administration (150 MB)
- Literature on Sterling Hayden