Striŝultra kolombo

La Striŝultra kolombo (Geopelia humeralis) estas aŭstralazia specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto nur en Aŭstralio. Ĝi estas protektita laŭ la Regularo pri Naciaj Parkoj kaj Naturo de 1974.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Striŝultra kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geopelia Geopelia
Specio: Striŝultra kolombo Geopelia humeralis
Coenraad Jacob Temminck 1821
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Striŝultra kolombo.

Ĝi estas mezgranda kolombo variante en grando el 26 ĝis 30 centimetroj. La voĉo estas diferenciga kaj melodia "ku-KU" aŭ "kul-KU".

Tiu ĉi kolombo havas blugrizan bruston kun kvadratecaj brunbronzaj flugiloj. La nuko estas simila al tiu de la Pacema kolombo ĉe kiu la nukoplumoj estas striataj, sed diferenciĝas pro tio, ke la Striŝultra kolombo ne havas striatajn gorĝoplumojn kiel la Pacema kolombo. Krome la nukoplumoj estas kuprecaj laŭ koloro. Tiuj kolomboj estas ofte konfuzataj kun la enmetita kaj komuna Punktita turto. La okulringo estas griza, sed ruĝbruna dum reproduktado. Junuloj estas pli senkoloraj.

Kutimaro redakti

La Striŝultra kolombo troviĝas ofte en paroj, grupoj aŭ grandaj aroj vidataj komune manĝantajn surgrunde nutrante sin per semoj. Flugo estas rekta kaj rapida kaj la flugiloj fajfas dum la birdoj flugas.

Medio redakti

La Striŝultra kolombo troviĝas kutime en densa vegetaĵaro kie estas akvo, kanaletoj, arbaroj kaj kanjonoj, manglejoj, plantejoj, marĉoj, arbaroj de eŭkalipto, tropikaj kaj subtropikaj arbustejoj kaj riverbordoj. Ili povas troviĝi kaj en internaj kaj en marbordaj regionoj. La Striŝultra kolombo troviĝas ĉe la orienta marbordo el suda Novsudkimrio (kun pliiĝantaj nombroj ĉe la regionoj de la Blua Montaro kaj Ilavarao), norden ĝis la Kabjorka Duoninsulo kaj okcidenten ĝis la regiono Pilbara (ĉe Onslow, Okcidenta Aŭstralio). Ili estis lastatempe vidataj plie en suda Aŭstralio, specife en nordokcidenta Viktorio sed povas esti forlokigitaj el aliaj naturaj teritorioj de enmetitaj specioj. Tiuj kolomboj estis vidataj ankaŭ ĉe la Toresa markolo. Ĝi troviĝas ankaŭ en aliaj landoj de Suda Pacifiko, kiel ĉe Papuo-Nov-Gvineo.

Reproduktado redakti

La reprodukta sezono estas el septembro ĝis januaro sude kaj februare ĝis aprile en la nordo. La nesto estas ebena platformo el bastonetoj kaj herberoj kutime en arboj kaj arbustoj, manglojarbustetoj. La ino demetas du blankajn kaj rondajn ovojn.

Subspecioj redakti

  • Geopelia humeralis gregalis
  • Geopelia humeralis headlandi
  • Geopelia humeralis humeralis
  • Geopelia humeralis inexpectata

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti