Strukovci
Strukovci, hungare Sűrűház estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika ,regiono Pomurske en municipo de Puconci. Ĝis fine de la 19-a jarcento la oficiala loknomo estis Sztrukóc, poste pro hungariga politiko ĝi ricevis novan hungarecan nomon.
Strukovci | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 160 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 42′ N, 16° 4′ O (mapo)46.70833316.062222Koordinatoj: 46° 42′ N, 16° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 206,5 m [+] | ||
Areo | 4,37 km² ( 437 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Strukovci [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 4 km²
- Alto super marnivelo: 206 m
- Koordinatoj: 46° 42′ 30.03″ N 16° 3′ 44.65″ O / 46.7083417 °N, 16.0624028 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 30.03″ N 16° 3′ 44.65″ O / 46.7083417 °N, 16.0624028 °O (mapo)
- Loĝantaro: 180
- Poŝtkodo: 9265
- Aŭtokodo: MS
Situo
redaktiStrukovci situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flanka vojo.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1365 en formo "Ztrykolch". En 1600 la turkoj okupis la vilaĝon kaj apartenis al la Osmana Imperio ĝis fine de la jarcento. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1973 kaj en 1993 vilaĝaj festegoj okazis.
Fontoj
redakti- hungara kaj slovena Vikipedioj
- w.vasidigikonyvtar.hu
- w.geopedia.si