Gurzelen BE

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Stuffäri)


Gurzelen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 812 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Gurzelen
Blazono de Gurzelen
Blazono de Gurzelen
Blazono de Gurzelen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 46′ 50″ N 7° 31′ 50″ O / 46.78056 °N, 7.53056 °O / 46.78056; 7.53056 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 50″ N 7° 31′ 50″ O / 46.78056 °N, 7.53056 °O / 46.78056; 7.53056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 812
Areo 4,54 km²
Alteco 591 m super marnivelo
Poŝtkodo 3663
Komunumkodo 0867
Mapo de Gurzelen
Mapo de Gurzelen
Mapo de Gurzelen
vdr

Geografio redakti

Gurzelen situas en la montara kamparo de la Svisaj Antaŭalpoj, proksimume 8 kilometrojn nordokcidente de la urbo Thun, en la valkaldrono de la rojo Müsche, alfluanto de Gürbe. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Gurzelen (sur alteco de 591 m s.m. norde de la geografia centro de la komunumo ambaŭflanke de la rojo Müsche) kaj Obergurzelen (sur alteco de 635 m s.m. 0,8 km sudoriente de Gurzelen), la setlejoj Stuffäri (sur alteco de 578 m s.m. okcidente de Gurzelen apud la Bernovojo) kaj Geist (sur alteco de 707 m s.m. tute en la sudo de la komunumo), kaj diversaj izolitaj bienoj kaj biengrupoj. Sude de Geist troviĝas la malgranda Lago de Geist, kiu tamen jam komplete situas sur la teritorio de la najbara komunumo Längenbühl. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,54 km², de kiuj 13,0% estas kovritaj de arbaro, 79,5% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gurzelen limas en nordo al Seftigen, en okcidento al Uetendorf, en sudo al Längenbühl, en okcidento al Wattenwil, kaj en nordokcidento al Burgistein.

Trafiko redakti

Gurzelen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka konekta vojo de Seftigen al Wattenwil kaj laŭ la okcidente limo la Bernovojo, kiu estas konekta vojo inter la kantonaj ĉefvojo n-ro 221 kaj 230. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 5 kilometrojn sudoriente norde de Thun. Per poŝtaŭtolinio al Uetendorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gurzelen datiĝas el la jaro 1230 kiel Gurcellun. En la komunumo estis trovitaj obejktoj el la neolitiko en la marĉo de Bachtel kaj de Gurzelen, tombejoj el la Hallstatt-epoko proksime de la fromaĝejo kaj la pastra domo kaj restaĵoj de romia setlejo apud Geist kaj ŝpuroj de malnova vojo en Obergurzeln. Dum mezepoko Gurzelen konsistis el du senjorujoj laŭ kiuj formigixs la vilaĝoj Niedergurzelen kaj Obergurzelen kun propraj preĝejoj kaj burgoj. Niedergurzelen apartenis al la baronoj de Wiler, kiuj ĝin vendis en la jaro 1259 al la Baronoj de Strtättligen, la senjoroj de Obergurzelen, kaj al la kavaliro Jordano de Thun-Burgistein. Post 1300 nova posedanto estis la berna urbestro Lorenz Münzer, kiu kunigis la du teritoriojn al unu senjorujo kaj tribunalo. Post diversaj posedantojŝanĝoj pro heredo kaj vendo en la 18-a jarcento du trionoj de la teritorio de Gurzelen apartenis al la Senjoroj de Wattenwyl kaj la resto al la urbo Berno sub la alta jurisdikcio de la Kampartribunalo Seftigen. Per decido de la berna konsilio en la jaro 1783 Gurzelen estis atribuita al la supera tribunalo de Thun, en la jaro 1803 post la fino de la Helveta Revolucio Gurzelen denove estis atribuita al la distrikto Seftigen. Post ties malfondo en la jaro 2010 la komunumo fariĝis parto de la administra distrikto Thun.[3]

Famaj civitanoj redakti

Famaj civitanoj de Gurzelen estas

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti