Suchá Hora (hungare Szuchahora [suhahora], pole Sucha Góra Orawska) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Suchá Hora
hungare: Szuchahora, pole: Sucha Góra Orawska
municipo
Preĝejo en Suchá Hora
Oficiala nomo: Suchá Hora
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Tvrdošín
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Oravio
Situo Suchá Hora
 - alteco 798 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 55″ N 19° 47′ 11″ O / 49.36528 °N, 19.78639 °O / 49.36528; 19.78639 (mapo)
Areo 21,854604 km² (2 185,46 ha)
Loĝantaro 1 300 (31.12.2010)
Denseco 59,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1566
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 027 13
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj TS
NUTS 510076
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Suchá Hora
Retpaĝo: www.suchahora.eu
Portalo pri Slovakio
Memorŝtono de poloj

Geografio redakti

Suchá Hora etendiĝas laŭ la pola landlimo kun iama limpasejo, laŭ flankovojoj. Trstená troviĝas je 15, Zakopane je 20 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1566 en formo "Zucha". En 1715 155 vilaĝanoj loĝis tie, en 1778 327 vilaĝanoj loĝis, en 1828 821 vilaĝanoj en 137 domoj. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. Inter 1899-1920 la oficiala loknomo ŝanĝiĝis al Aszúliget pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 683 homoj, (plejparte poloj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Trstená, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Suchá Hora 1256 homoj (1226 slovakoj, 28 poloj).

Vidindaĵoj redakti