Celtis australis

specio
(Alidirektita el Suda celtido)

Urtikarbo, aŭ suda celtido, estas falfolia arbo indiĝena al suda Eŭropo, Nord-Afriko kaj Anatolio.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Suda celtido
Celtis australis[1]
Celtis australis[1]
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Kanabacoj Cannabaceae
Genro: Celtis
Specio: Celtis_australis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La arbo povas kreski ĝis 25 m. La arboŝelo estas glata kaj griza, preskaŭ elefanta.[3]

La sinsekvaj folioj estas mallarĝaj kaj akre dentataj, simile al urtiko, 5–15 cm longe kaj malhele grizverda dum la jaro, senkoloriĝanta al flaveta antaŭ ol fali en aŭtuno.

La frukto estas malgranda, malhela purpura drupo, 1 cm larĝe, pendanta en mallongaj grapoloj kaj estas tre ŝatata de birdoj kaj aliaj bestoj.

Bildaro redakti

Rimarkindaj arboj redakti

Granda individuo plantita en 1550 staras antaŭ la preĝejo en la surmonteta vilaĝo de Vulpo-Amphoux en la Provenca regiono de suda Francio. La arbo estis 18 m en alto kun trunka diametro de 5 m en 2013.[4]

Kultivo redakti

La arbo preferas bondrenitan (sablecan) aŭ loman grundon, inkluzive sennutran; ĝi povas toleri senpluvecon sed ne ombron. Mediteranea klimato estas precipe taŭga por la arbo sed ĝi povas toleri pli malvarman klimatan (USDA Zono 7B).

Oftaj nomoj redakti

En aliaj landoj, Celtis australis estas konata laŭ la sekvantaj oftaj nomoj:

  • Araba: السدرة (Sidra)
  • Angla: the honeyberry tree, European hackberry, hackberry, nettle tree, mediterranean hackberry;
  • Franca: micocoulier;
  • Germana: Zürgelbaum;
  • Hindia: ku, batkar, khark, khirk, roku;
  • Itala: perlaro, bagolaro;
  • Nepala: khari;
  • Portugala: lódão-bastardo, lodoeiro, ginginha-do-rei, agreira;
  • Hispana: almez, lodón, ladón, ojaranzo, hojaranzo;
  • Turka: adi çitlembik;
  • Pola: wiązowiec południowy
  • Bulgara: копривка;
  • Kaŝmira: Brimji
  • Serb-kroata: koprivić, obični koprivić, ladonja, farikul, fafarikula, pelegrinka, kostela, kostjela, koštela, košćela, koščela crna;
  • Slovena: koprivovec;

Komercaj nomoj estas: nettlewood, brimji.[5]

Uzoj redakti

Ĝi estas ofte plantita kiel ornama pro longa vivo kaj rezisto al aera poluado. La frukto de ĉi tiu arbo estas dolĉa kaj manĝebla kaj povas esti manĝita ĉu kruda aŭ kuirita.

Referencoj redakti

  1. Bildo de 1885 de la Profesoro Dro. Otto Wilhelm Thomé, Flaŭro de Germanio, Aŭstrio kaj Svisio, 1885, Gera, Germanio
  2. Bailey, L.H.; Bailey, E.Z.; the staff of the Liberty Hyde Bailey Hortorium. 1976. Hortus third: A concise dictionary of plants cultivated in the United States and Canada. Macmillan, New York.
  3. More, D. & White, J. (2003).Trees of Britain & Northern Europe, p. 417. Cassells, London. (ISBN 0-304-36192-5).
  4. [1]
  5. Celtis australis (Ulmaceae): Nettle Wood, Brimji.