La Suda fulmaro (Fulmarus glacialoides) estas marbirdo de la Suda Hemisfero. Kun la Norda fulmaro, F. glacialis, ĝi apartenas al la fulmara genro Fulmarus en la familio Procelariedoj, nome la veraj petreloj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel la Antarkta fulmaro[1]Arĝentgriza fulmaro.[2]

Birdaro
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Suda fulmaro
Suda fulmaro
Suda fulmaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Fulmarus
Fulmarus glacialoides
(Smith, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas tre palgriza supre kaj blanka sube kun distingiga blanka makulo en la flugilo. Ĝi reproduktiĝas ĉe la marbordoj de Antarkto kaj en ĉirkaŭaj insuloj, moviĝante norden vintre. Ili nestumas en kolonioj sur klifoj, kaj la ino demetas ununuran ovon sur kornico aŭ fendo. Ties dieto inkludas krilon, fiŝojn kaj kalmarojn plukitaj el la akva surfaco.

Aspekto redakti

Ĝi estas tre granda, fortika fulmaro, 45-50 cm longa kun enverguro de 110-120 cm.[3] La masklo havas averaĝan pezon de 795 g dum la pli malgranda ino pezas ĉirkaŭ 740 g. Tiuj pezoj pliiĝantas al respektive 1005 kaj 932 komence de la ŝanĝo de vicoj en kovado de ovo.[4] La masklo havas longon de flugilo de 34 cm, bekolongon de 44.6 mm, tarsolongon de 52.1 mm kaj vostolongon de 12.4 cm. La ino havas flugillongon de 33.9 cm, bekolongon de 43 mm, tarsolongon de 51.5 mm kaj vostolongon de 12.1 cm.[4]

Tiu birdo flugas per mikso de neprofundaj flugilfrapoj kaj longa glitado, ofte rigardante suben la akvon. La flugiloj estas tre larĝaj kaj tenataj rigide. La plumaro estas ĉefe pale arĝentgriza supre kaj blanka sube. La kapo estas blanka kun helgriza krono. La flugilpintoj estas nigrecaj kun granda blanka makulo kaj la flugiloj havas malhelan malantaŭan bordon. La kruroj kaj piedoj estas helbluaj. La beko estas rozkolora kun nigra pinto kaj malhelbluecaj naztruoj. Unujaraĝaj birdoj havas pli sveltan bekon ol plenkreskuloj.[5]

Ĝi estas kutime silentema sed havas laŭtajn, ridecajn alvokojn kiu estas elsendata ĉeneste aŭ en manĝantaj fulmararoj. Dum pariĝado tiuj birdoj produktas mildajn zumojn kaj gorĝecajn gakecajn alvokojn.

Taksonomio redakti

Tiu specio estis unuafoje priskribita en 1840 de la skota naturalisto Andrew Smith baze sur specimeno kolektita ĉe la Kabo de Bona Espero. Ĝi origine havis la dunoman nomon Procellaria glacialoides sed ĝi estis sekve movita al la genro Fulmarus kun ties plej proksima parenco, nome la Norda fulmaro, F. glacialis. Molekula informaro sugestas ke ambaŭ specioj diverĝis dum la Pleistoceno.[4]

Distribuado redakti

Estas kolonioj en nombraj insuloj ĉirkaŭ Antarkto kiaj la Sud-Sandviĉinsuloj, Sudaj Orkadoj, Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, Buvet-Insulo kaj Insulo Petro la Unua. Tiu birdo reproduktiĝas ankaŭ ĉe kelkaj lokoj laŭlonge de la kontinenta marbordo de Antarkto.[6]

Ĉemare, ili loĝas ĉefe ĉe la ekstera bordo de la flosglacio somere kun akvotemperaturoj de −1.5 al 0.5°C.[4] Vintre, iil regule havas teritorion norde ĝis ĉirkaŭ 40°S. Ili loĝas pli norde al la malvarmaj akvoj de la Humboldta Marfluo, kaj atingas Peruon. Oni vidas malgrandajn nombrojn ĉe la marbordoj de Sudafriko, suda Aŭstralio kaj Novzelando. Multaj birdoj povas esti alpelitaj al strandoj post ŝtormoj. Estas kelkaj nekonfirmitaj registroj el la okcidenta marbordo de Nordameriko.[7]

Ĝi estas komuna specio kun populacio de almenaŭ 4 milionoj da individuoj.[4] Ĉirkaŭ unu miliono da paroj reproduktiĝas nur ĉe la Sud-Sandviĉinsuloj.[8] La specio supozeble ne estas je risko de formorto kaj estas klasita kiel Malplej Zorgiga fare de Birdlife International.[9]

Kutimaro redakti

 
Dumfluge

Reproduktado redakti

 
Ovo de Fulmarus glacialoides

La reproduktaj kolonioj povas enhavi centojn da birdoj kaj estas sur klifoj en senglaciaj areoj kien la birdoj alvenas en oktobro. La pariĝada ceremonio konsistas en paro sidanta unu ĉe la alia partnero dum alvokado, kaposkuado kaj mordetado kaj plumaranĝado fare de unu al la alia. La nesto estas neprofunda skrapaĵo kovrita el ŝtonetoj. Ĝi estas konstruita en loko ŝirmita el la vento sur kornico aŭ dekliva taluso aŭ en fendo. La ino demetas ununuran blankan ovon fine de novembro aŭ komence de decembro. Ĝi estas 76 por 51 mm kaj pezas ĉirkaŭ 103 g.[5] Ĝi estos kovata dum ĉirkaŭ 45 tagoj kaj ambaŭ gepatroj laŭvice kovas dum 3–9 tagoj. La lanugo de la junuloj estas dekomence blanka krom blugriza nuanco dorse. La dua lanugo estas griza ĉe supraj partoj kaj flankoj dum la resto de la subaj partoj kaj la frunto restas blanka.[5] La elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 52 tagoj. La junuloj povas esti portita al alta mortindico kaj same pri ovoj fare de malbona vetero kaj ili povas esti ankaŭ predataj de rabmevoj kaj de ĥionoj.[10] La reprodukta sukceso pliiĝantas dum la gepatroj maturiĝas, kaj ĝi pliiĝantas el 48% je aĝo de 6–8 al 87% je aĝo de 18–20.[4]

Manĝo redakti

Sudaj fulmaroj ofte ariĝas, ofte kun aliaj specioj de marbirdoj kiaj la Kaba petrelo, kie estas koncentro de manĝo kiel aro de krilo aŭ ĉirkaŭ balenkaptadaj ŝipoj kaj fiŝkaptaj ŝipoj. Krilo kaj aliaj krustuloj estas la plej grava komponaĵo de la dieto sed tiu specio manĝas ankaŭ malgrandajn fiŝojn kiaj la Antarkta arĝentfiŝo kaj kalmarojn kiaj tiuj de la genroj Psychroteuthis, Gonatus kaj Galiteuthis.[10] Manĝo estas kutime plukita el la surfaco de la akvo sed la birdo povas eventuale plonĝi.[10]

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2009) The BirdLife checklist of the birds of the world, with conservation status and taxonomic sources (xls). Alirita 17 July 2009.
  2. Hockey, P.A.R.. (1994) Birds of Southern Africa, Checklist and Alternative Names. Struik. ISBN 1-86825-631-6.
  3. Pizzey, Graham. (1997) The Graham Pizzey & Frank Knight Field Guide to the Birds of Australia. London, UK: HarperCollins.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Brooke, M.. (2004) “Procellariidae”, Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  5. 5,0 5,1 5,2 Watson, George E.. (1975) Birds of the Antarctic and Subantarctic. Washington, D.C. USA: American Geophysical Union.
  6. Harrison, Peter. (1987) A Field Guide to Seabirds of the World. Lexington, Massachusetts: The Stephen Greene Press.
  7. Banks, Richard C. (1998). “Supposed northern records of the Southern Fulmar”, Western Birds 19 (3), p. 121–124. 
  8. Heather, Barrie D.. (1997) The field guide to the birds of New Zealand. Oxford, UK: Oxford University Press.
  9. BirdLife International (2009) Southern Fulmar – BirdLife Species Factsheet. Data Zone. Alirita 17 Jul 2009.
  10. 10,0 10,1 10,2 del Hoyo, Joseph, Elliot, Andrew, Sargatal, Jordi, Handbook of the Birds of the World, 1992, Lynx Edicions, Vol. 1, Ostrich to ducks, Barcelona, Hispanio.

Eksteraj ligiloj redakti