La Kaba petrelo (Daption capense) nomata ankaŭ KabokolomboPintado,[1] estas komuna marbirdo de la Suda Oceano el la familio Procelariedoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Daption, kaj rilatas al la fulmaroj, kaj al la gigantaj petreloj. Ĝi estas foje konata ankaŭ kiel Kaba fulmaro. Ili estas tre komunaj marbirdoj kun ĉirkaŭkalkulata populacio de 2 milionoj da birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaba petrelo
Kaba petrelo, sudoriente de Tasmanio
Kaba petrelo, sudoriente de Tasmanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Daption
Daption capense
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Kaba petrelo estas la ununura konata membro de la genro Daption kaj siavice estas membro de la familio de procelariedoj kaj de la ordo de Procelarioformaj. Ŝajne ili formas subgrupon ene de la familio konsista el la gigantaj petreloj, la membroj de la genro Fulmarus, la Antarkta petrelo, kaj la Neĝopetrelo.[2]

Kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[3] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[4]

Subspecioj redakti

La Kaba petrelo havas du subspeciojn nome:

Aspekto redakti

 
Montrante blankanigran plumaron.

La Kaba petrelo estas unikaspekta petrelo. Ĝi havas nigrajn kapon kaj kolon, kaj blankajn ventron kaj bruston, dum ties subflugiloj estas blankaj kun nigra bordo. Ties dorso, kaj supraflugiloj estas nigraj kun blanka makuleco, same kiel ties vosto kiu ankaŭ havas nigran bendon. Plenkreskuloj havas enverguron de 86 cm kaj ili estas 39 cm longaj.[6][7]

Etimologio redakti

Daption devenas el antikva greka signife eta vorulo, kaj la aludo al la Kabo referencas al loko kie la tipa specimeno estis kolektita. Fine, Pintado estas hispana vorto por pentrita alude al ties blankanigra plumaro. Alia el ties nomo, nome Kabokolombo, aludas al ties kutimo pluki manĝerojn el la akvo.[6] La vorto petrelo derivas el Sankta Petro kaj al la historio pri lia piedirado surakva. Tio aludas al la petrela kutimo ŝajnigi kuradon surakvan dum ekflugo.[8]

Kutimaro redakti

 
Daption capense australe

Dum flugado, ĝi alternas inter kelkaj rapidaj flugilfrapoj kaj glitado per rigidaj flugiloj.[7]

Dieto redakti

La dieto de la Kaba petrelo estas 80% krustuloj, same kiel fiŝoj kaj kalmaroj. Krilo estas ties preferata krustulo, kion ili akiras per kaptado el la surfaco same kiel per plonĝado subakva kaj elfiltrado.[6][7] Ili ankaŭ sekvas ŝipojn kaj manĝas manĝeblan rubon elĵetitan el ferdekoj kaj kadavraĵojn. Ili estas agresemaj dum manĝado kaj kraĉas sian stomakoleon kontraŭ konkurencantoj, eĉ de sia propra specio.[6]

Reproduktado redakti

 
Reproduktanta Kaba petrelo ĉe la insulo Reĝo Georgo
 
Ovo de Daption capense - MHNT
 

Ili estas koloniaj birdoj, kaj nestumas sur klifoj aŭ ĉe grundonivelo je unu kilometro de la oceano.[6] Ili tendencas havi pli malgrandajn koloniojn ol aliaj petreloj.[7] Ties nestoj estas formataj per ŝtonetoj kaj estas lokitaj sub supra roka protekto,[6][7] aŭ en rokfendo.[7] Novembre la ino demetas ununuran ovon, kiu estas kovata dum 45 tagoj fare de ambaŭ seksoj. Kiel plej aliaj fulmaroj, ili defendas siajn nestojn per kraĉado de la stomakoleo. Ĉefe rabmevoj predas la ovojn kaj idojn de la Kaba petrelo. Post eloviĝo la ido estas kovata dum dek tagoj ĝis ĝi povas termoreguliĝi, post kio ambaŭ grpatroj ankoraŭ helpas al nutrado de la ido, kies elnestiĝo okazas post pliaj 45 tagoj, nome ĉirkaŭ marto.[6]

Teritorio kaj habitato redakti

Dum la reprodukta sezono, la Kabaj petreloj manĝas ĉe la areo de Antarkto kaj dum la sudhemisfera vintro ili havas teritorion pli nordan, tiom for kiom ĝis Angolo kaj la Galapagoj. Ili reproduktiĝas sur multaj insuloj de Antarkto kaj de ĉeantarktaj insuloj, kelkaj tiom for kiom ĝis la Aŭklandoj, la Ĉathamoj, la Kampbelinsulo. Sed ĉiukaze ties ĉefaj reproduktejaj areoj estas ĉe la Antarkta Duoninsulo, Suda Georgio, la Insuloj Balleny, la Kergelenoj, same kiel insuloj de la Skotia Maro.[6]

Konservado redakti

La Kaba petrelo havas loĝan teritorion de ĉirkaŭ 146,000,000 km² kaj en 2009 ĉirkaŭkalkulatan populacion de 2,000,000 da plenkreskuloj. Sekve la IUCN konsideras ĝin kiel specio Malplej Zorgiga.[9]

Notoj redakti

  1. BirdLife International (2009(a))
  2. Tree of Life (27a Junio 2008)
  3. Double, M. C. (2003)
  4. Ehrlich, Paul R. (1988)
  5. 5,0 5,1 Clements, James (2007)
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 ZipCode Zoo (16a Julio 2009)
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Harrison, C. & Greensmith, A. (1993)
  8. Gotch, A. T. (1995)
  9. BirdLife International (2009)

Referencoj redakti

  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels". Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. pp. 191–192. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Harrison, C.; Greensmith, A. (1993). In Bunting, E. Birds of the World. New York, NY: Dorling Kindersley. p. 50. ISBN 1-56458-295-7.
  • Tree of Life (27 Jun 2008). Procellariidae. Shearwaters, Petrels. Tree of Life Web Project. Alirita 18 Mar 2009.
  • Trewby, Mary (2002). Antarctica: an encyclopedia from Abbot Ice Shelf to zooplankton. Auckland, New Zealand: Firefly Books Ltd. p. 46. ISBN 1-55297-590-8.
  • ZipCode Zoo (03 Jul 2009). Daption capense australe (Snare Cape Pigeon). BayScience Foundation. Alirita 20 Jul 2009.

Eksteraj ligiloj redakti