Bas-Vully

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Sugiez)

Bas-Vully estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1963 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Bas-Vully
Blazono de Bas-Vully
Blazono de Bas-Vully
Blazono de Bas-Vully
Praz, komunumo Bas-Vully
Praz, komunumo Bas-Vully
Praz, komunumo Bas-Vully
former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 57′ 43″ N 7° 6′ 45″ O / 46.96194 °N, 7.11250 °O / 46.96194; 7.11250 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 43″ N 7° 6′ 45″ O / 46.96194 °N, 7.11250 °O / 46.96194; 7.11250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1963
Areo 9,95 km²
Alteco 433 m super marnivelo
Poŝtkodo 1786 Sugiez
1788 Praz
Komunumkodo 2280
Mapo de Bas-Vully
Mapo de Bas-Vully
Mapo de Bas-Vully
vdr

Geografio redakti

Bas-Vully situas ĉe la norda bordo de la Lago de Morato, kie la Brojo-Kanalo elfluas el la lago. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Sugiez, Nant kaj Praz.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,95km², de kiuj 12,6% estas kovritaj de arbaro, 70,2% servas por agrikulturo kaj 13,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bas-Vully limas en nordo al Ins (BE), en nordnordoriento al Müntschemier (BE), en nordoriento al eksklavo de Morato, en sudoriento al Galmiz, en sudo al la Lago de Morato, kaj en okcidento al Haut-Vully.

Trafiko redakti

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Morato al Ins. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 3 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Morato kaj al la svisa rapidvojo H10 3 kilometrojn norde apud Ins. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de stacidomo en Sugiez ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Morato al Neŭŝatelo. La ceteraj lokoj de la komunumo estas dum lundo ĝis vendredo konektitaj pere de poŝtaŭtolinio. Krome en Praz kaj Sugiez ekzistas ŝiphaltejoj de la ŝipoj, kiuj cirkulas sur la lagoj de Morato, Neŭŝatelo kaj Bielo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bas-Vully datiĝas el la jaro 968 kiel Williacense. La politika komunumo Bas-Vully estis fondita en la jaro 1831 per kuniĝo de la tri vilaĝoj Sugizer, Praz kan Nant.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti