Susan OLIVER estas artnomo de Charlotte GERCKE (1932? – 1990) estis usona aktorino, reĝisoro kaj aviada piloto.

Susan Oliver
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1932 (1932-02-13)
en Nov-Jorko
Morto 10-an de majo 1990 (1990-05-10) (58-jaraĝa)
en Woodland Hills
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Neighborhood Playhouse School of the Theatre • Manumit School vd
Familio
Patrino Ruth Hale Oliver vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoropiloto • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • scenaristo vd
Aktiva dum 1956– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi diplomiĝis pri aktorado ĉe Pennsylvania's Swarthmore College kaj lernis ĉe Neighborhood Playhouse School of the Theatre en Novjorko. Post kiam ŝi laboris en teatro en negravaj televidaj programoj kaj reklamoj, ŝi faris sian unuan gravan televidan aperon en dramserio "Goodyear TV Playhouse" la 31-an. En 1957 ŝi debutis ĉe Broadway en komedio Small War on Murray Hill, kaj, en la sama jaro aperis en teatraĵo Look Back in Anger. Ŝi ankaŭ aperis en televidaĵoj kiel The Kaiser Aluminum Hour, The United States Steel Hour kaj Climax!. Oliver ankaŭ debutis en 1957 en kino kiel ĉefrolulo en filmo The Green-Eyed Blonde [La Verdokula blondulino]. En sekvaj du jaroj li laboris en televidaĵoj, teatraĵoj kaj en kinfilmo The Gene Krupa Story.

Oliver en la 3-an de februaro 1959 estis pasaĝero sur la flugo 115 de Pan Am, Boeing 707 dum transatlantika flugo de Parizo al Novjorko, kiu falis el 35 000 ft (ĉirkaŭ 6000 m). Ĉi tiu okazaĵo igis ŝin eviti flugi por la venonta jaro, eĉ malakceptante laborpostenojn se ili estus tre malproksimaj. Ŝi poste spertis hipnoton por venki sian timon je flugo.

La 1960-a jardeko redakti

En la sekvaj jaroj ŝi laboris en televidaĵoj kiel Bonanza, The Untouchables, Naked City, Laramie, Cain's Hundred, Wagon Train, The Nurses, The Fugitive kaj Burke's Law krom filmoj Butterfield 8 kaj The Caretakers.

En julio de 1964, Hal Fishman enkondukis ŝin al persona flugado kiam li prenis ŝin vespere sur la Los-Anĝeleso en Cessna 172.[1] La sperto instigis ŝin reveni la venontan tagon al la flughaveno de Santa Monica por komenci trejnadon por privata pilotado. Tiujare ŝi faris la sonaĵon de unu epizodo de la televidserio Destry.

Ŝi daŭris sian karieron per filmoj kiel Looking for Love, Guns of Diablo, Your Cheatin' Heart, The Disorderly Orderly de Jerry Lewis, kaj inter aliaj la televidserioj The Defenders, The Man from U.N.C.L.E kaj Dr. Kildare.

En 1966, kiam ŝi preparis sian propran transatlantikan flugon, ŝi estis pasaĝero en Piper J-3 Cub dum spektakla flugo. La aviadilo turniĝis kaj kraŝis. Ŝi kaj la piloto eskapis senvunde.[2] Samjare ŝi partoprenis televidaĵojn Gomer Pyle: USMC, I Spy, Peyton Place kaj My Three Sons. Ŝi ankaŭ rolis en The Cage, provepizodo de Star Trek kiel Vina kaj, sekve, aperis en duobla epizodo The Menagerie.

En 1967, pilotante sian propran aviadilon Aero Commander 200, ŝi iĝis la kvara virino fluganta unu-motoran aviadilon sole tra la Atlantika Oceano kaj la dua kiu faris ĝin el Novjorko. Ankaŭ en tiu jaro ŝi aktoris ĉe filmo The Love-Ins kaj ĉe televidserioj Tarzan, The Wild Wild West kaj T.H.E. Cat .

Learjet kontaktis ŝin en 1968 ĉu ŝi interesiĝas pri unu el iliaj jetoj kun la intenco starigi rekordajn flugojn por ili. Ŝi gajnis la takson kaj eĉ flugis kelkajn kompaniojn (tiutempe ŝi akiris komercan pilotan atestilon en unuopaj kaj multenombraj teraj aviadiloj), sed ne flugis rekordajn flugojn en siaj jetoj. En tiu jaro ŝi rolis en filmo A Man Called Gannon kaj televidserioj The Invaders kaj The Outsider.

En 1969 ŝi partoprenis televidseriojn The Big Valley, Mannix, Change of Mind, The Monitors kaj Mr. Deeds Goes to Town.

La 1970-aj jaroj redakti

En 1970, Oliver kun-pilotis aviadilon Piper PA-24 Comanche al venko en la virina aerkonkurso "Powder Puff Derby", kiu rezultigis ŝin esti nomata Piloto de la Jaro. Samjare ŝi partoprenis televidaĵojn The Virginian, Carter's Army kaj Company of Killers.

Dum la sekvaj jaroj ŝi aktoris ĉe televidserioj The Name of the Game, Smith & Jones kaj Love, American Style, Night Gallery, Gunsmoke, Cannon, Barnaby Jones, Police Story, The Manhunter, inter aliaj kaj la hispan-usona filmo Nido de viudas.

En 1978 ŝi komencis sian karieron kiel reĝisoro per mallonga filmo Cowboysan, kies scenaron ŝi ankaŭ verkis.

La 1980-a jardeko redakti

Ŝi komencis la 1980-aj jaroj aktorante per la filmo Hardly Working kaj daŭris per partoprenoj en televidaĵoj kiel Magnum, P.I., The Love Boat, International Airport, Murder, She Wrote kaj Freddy's Nightmares.

Tiam ŝi reĝisoris epizodojn de televidserioj Trapper John, M.D. kaj M*A*S*H.

Referencoj redakti

  1. Oliver, Susan. (1983) Odyssey: A Daring Transatlantic Journey. Macmillan Publishing Co.. ISBN 0-02-592920-8.
  2. NTSB No. LAX67D0086.