Suvajk
Suvajk, laŭ aliaj literumoj as-Suwayq, as-Suwaiq, arabe: لسويق estas marborda urbego kaj gubernia ĉefurbo en Omano. La loknomo arebe estas proksimume: bazarejo, ĉar longe tiu loko estas signifa loko por vendistoj. Nemirinde, la emblemo de la urbo estas dromedaro.
Suvajk | |||
---|---|---|---|
provinco de Omano | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 51′ N, 57° 26′ O (mapo)23.84944444444457.438611111111Koordinatoj: 23° 51′ N, 57° 26′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Suvajk situas en nordorienta parto de la lando laŭ Persa Golfo. Sib (urbo) troviĝas 78, Suhar 91, Baŭŝar 103, Ibri 117, Maskato 120, Salala (Omano) 836 km.
Historio kaj ekonomio redakti
Suvajk estis longe centro de merkato. Nuntempe oni okupiĝas ankaŭ pri terkultivo, helpe de irigacioj, de (bananoj, citronoj, mangoj, karotoj, ajloj, hordeoj, sorgoj, maizoj eĉ tritikoj). La urbego havas longan plaĝon.
Trafiko redakti
Suvajk situas laŭ la marborda ŝoseo inter Maskato kaj Suhar.
Klimato redakti
La klimato de Suvajk estas varma-dezerta. La temperaturo varias inter 14-45 °C. Inter marto kaj oktobro kulminas la varmo. Jare pluvas po 199 mm. La plej ofte en aprilo pluvas, en januaro ne pluvas aŭ apenaŭ pluvas iomete.
Vidindaĵoj redakti
- proksimume 20 historiaj konstruaĵoj (fortikaĵoj, turoj, moskeoj, kasteloj)
Fontoj redakti
- WikiTrans
- mapo, distancoj[rompita ligilo]