Svetlana Gerasimenko

Svetlana Gerasimenko (ukraine Світлана Іванівна Герасименко) (naskiĝis la 23-a de februaro 1945, Bariŝiŭka, Kieva provinco, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko) estas ukraina kaj taĝikia astronomo, esploristo de kometo Ĉurjumov-Gerasimenko.

Svetlana Gerasimenko
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1945 (1945-02-23) (79-jaraĝa)
en Bariŝiŭka
Lingvoj rusa
Loĝloko Duŝanbeo
Ŝtataneco TaĝikioSovetunio
Alma mater Faculty of Physics of the Taras Shevchenko National University of Kyiv
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Biografio redakti

Svetlana Gerasimenko naskiĝis en 1945 jaro en ukraina urbeto Bariŝiŭka. En 1968 jaro ŝi diplomiĝis en la katedro de astronomio de Kijiva Universitato, poste ŝi studis en aspiranturo.[1] En septembro de 1969 ŝi kune kun Klim Ĉurjumov, kunlaboranto de Ĉefa astronomia observatorio de ukraina Nacia akademio de scienco, trovis en ekspedicio al urbo Almato por observojn de kometoj.

La 11-a de septembro de 1969 jaro, Svetlana Gerasimenko kaj Ljuila Ĉirkova laboris en observatorio de Instituto de astrofiziko en Almato kaj fotografis kometon 32P/Comas Solà, uzante 50-centimentran teleskopon de Maksutov. [2] Gerasimenko sendis la faritajn fotogragiojn al Klim Ĉurjumov kaj li dum analizo evidentigis objekton kun parametroj de movado de la kometo, sed li missupozis, ke ĝi estas 32P/Comas Solà.

La 22-a de oktobro de 1969 jaro, Ĉurjumov kompernis, ke 32P/Comas Solà ne povas esti la objekto, ĉar kalkuloj montris, ke dispozicio de objekto en la fotografioj devas sur 2-3 gradoj proksime. La detala analizo de fotografio pruvis svagan bildon de kometo 32P/Comas Solà en dispozicio, kiu konfirmis la matematikaj kalkuloj.

Tiamaniere, la kalkuloj montris, ke la eltrovita objekto estas nova kometo. La kometo estis elpensita en 4 aliaj fotografioj, kiuj estis kreitaj de Gerasimenko inter 9-a de septembro kaj 21-a de septembro de 1969 jaro. [3]

En 1973 jaro, Gerasimenko translokiĝis en Duŝanbo, laŭ invito de la Instituto de Astrofiziko de Akademio de Sciencoj de Taĝikio. Nuntempe ŝi laboras kiel scienca kunlaboranto de la instituto, efektiviĝas esplorojn kaj studadon de kometoj.

En 1975 jaro, Svetlana Gerasimenko ricevis medalon pro malkovro de novaj astronomaj objektoj.[4]

La 2-a de marto de 2004 jaro, Svetlana Gerasimenko, kune kun Klim Ĉurjumov vizitis la Gujana kosmodromo en Franca Gujano dum starto de lanĉo-veturilo, kiu lanĉis en spaco la eŭropan kosmosondilon Rosetta. La ĉefa meto de la sondilo Rosetta  estas esplorado de kometo 67P/Churyumov-Gerasimenko. Kosmosondilo Rosetta alvenis la kometon la 12-a de novembro de 2014 jaro, la 17:00 laŭ UTC+02:00.

Referencoj redakti

  1. TEDxKyiv (ukraine). Alirita 2019-10-11.
  2. ESA Science & Technology - Klim Churyumov - co-discoverer of comet 67P. Alirita 2019-10-11.
  3. Kronk, Gary W.. (1999-2017) Cometography : a catalog of comets. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 052158504X. OCLC 39672128.
  4. Історія відкриття комети Чурюмова-Герасименко | Світлана Герасименко (uk-UA). Arkivita el la originalo je 2019-03-02. Alirita 2019-10-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-02. Alirita 2020-04-06.

Eksteraj ligiloj redakti