Szögliget
Szögliget [sogliget] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9d/Szogliget_Panorama.jpg/560px-Szogliget_Panorama.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d3/Menes-to.jpg/220px-Menes-to.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4d/Sz%C3%B6gliget_-_Sz%C3%A1dv%C3%A1r_romjai.jpg/220px-Sz%C3%B6gliget_-_Sz%C3%A1dv%C3%A1r_romjai.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/23/Szadvari_Latkep.jpg/220px-Szadvari_Latkep.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/38/Szadvar.jpg/220px-Szadvar.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 35 km²
- Alto super marnivelo: 169 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.5218/20.6805
- Loĝantaro: 750
- Poŝtkodo: 3762
- Telefonprefikso: 48
Situo
redaktiSzögliget situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Aggtelek kaj Szendrő troviĝas po 17, Rudabánya 21, Miskolc 60 km-ojn. Fantomvilaĝo Derenk apartenas al la municipo.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo kaj fortikaĵo "Szádvár" [sAdvAr] devenis el la 13-a jarcento. La Habsburgoj plene detruis la fortikaĵon en 1686. Dum la 2-a mondmilito partizanoj bataladis ĉe la apudaj arbaroj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, poŝto, kuracejo, dentokuracejo.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al (Serpa) Dipatrino
- Kalvinana preĝejo (Szögliget) de 1800
- ruinoj de fortikaĵo "Szádvár" sur montopinto 460 m-ojn alta, 2 km-ojn for de Szögliget
- lago nomata Ménes [mEneŝ]
Fontoj
redakti- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www. vendegvaro.hu
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.szogliget.hu