Szűr
Szűr [sUr], germane Siehr, kroate Sur estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Mohács.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/98/Sz%C5%B1r%2C_r%C3%B3mai_katolikus_templom_2022_01.jpg/220px-Sz%C5%B1r%2C_r%C3%B3mai_katolikus_templom_2022_01.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 8 6 km²
- Loĝantaro: 280
- Poŝtkodo: 7735
- Telefonprefikso: 69
- Koordinatoj: 46°06′N 18°34'45″E
Situo
redaktiSzűr situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de longa sakovojo, aŭtovojo M6 Budapeŝto-Bóly preteriras.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio pri Szűr devenis el 1542. Baldaŭ pro la turkoj la komunumo senhomiĝis, germanoj refondis ĝin en la 18-a jarcento. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szűr 657 homoj (640 germanoj, 17 hungaroj). Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis ambaŭ vilaĝojn. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio, samtempe alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. En 2001 la germanoj estis 36 %. En 2008 en telefonlibro de Budapeŝto troviĝis 10 personoj havantaj familiajn nomojn Szűr.
En Szűr migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika malfrubaroka preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1810
Famuloj
redaktiEn Szűr naskiĝis filozofo János Weiss.