Szabolcs Zempléni
Szabolcs Zempléni [sabolĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zempléni Szabolcs estis hungara kornisto, altlerneja instruisto.
Szabolcs Zempléni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1981 (43-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla • germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt • Altlernejo de Muziko “Hanns Eisler” ĉe Berlino • Universitato de Artoj Berlino |
Familio | |
Patro | Tamás Zempléni |
Patrino | Emília Csánky |
Parencoj | Henriette Zichy Kornél Zempléni Emmi Varasdy |
Okupo | |
Okupo | kornisto • universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.zempleni.com/ |
Szabolcs Zempléni[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1981 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Szabolcs Zempléni en aĝo de 6 komencis pianadi, en 1994 li ŝanĝis la instrumenton al korno. Inter 2002-2004 li studis en muzikakademio de Berlino, poste li akiris diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 2005. Liaj plej gravaj instruistoj estis de:Christian-Friedrich Dallmann respektive Ferenc Tarjáni. Intertempe en aĝo de 19 li aliĝis al la festivala orkestro de Budapeŝto. De 2005 ĝis 2013 li estis la primara kornisto en la simfonia orkestro en Bamberg, ekde 2010 li instruas en Muzikarta Altlernejo de Trossingen. Pli malofte li instruas ankaŭ en Londono kaj Tokio. En la aĝo de 17 jaroj li gajnis la unuan muzikpremion en Prago, poste li havis pliajn. El ili elstaras la germana premio en 2005, kiu malfermis la karieron en Germanio.
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://howlingpixel.com/i-de/Szabolcs_Zempl%C3%A9ni[rompita ligilo]