Szakácsi [sakAĉi] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény. Szakács signifas: kuiristo, komence kuiristoj de la reĝo loĝadis tie.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Szakácsi situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo. Miskolc troviĝas 40 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1300 laŭ tiama ortografio "Zakachy". Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis, baldaŭe rehomiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szakácsi 376 homoj, (369 hungaroj, 6 slovakoj. Vilaĝservoj estas vendejo, drinkejo, kafejeto, migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • hungara kaj germana Vikipedioj
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.olh.hu