Szentlőrinckáta (sentlOrinckAta) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Nagykáta. Szentlőrinc estas Sankta Laŭrenco.

Aerfoto pri Szentlőrinckáta

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Szentlőrinckáta situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj fervojo. La plej proksima urbo estas Jászberény. Rivero Zagyva estas tre proksime. Jászberény troviĝas 17, Budapeŝto 60 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenas el 1473. En la turka erao la komunumo senhomiĝis. En 1709 generalo (Blinda) János Bottyán ĉi tie mortis.

Vidindaĵoj redakti

  • romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Laŭrenco de 1727, pligrandiĝis en 1930, la turo estas 33 m-ojn alta

Famuloj redakti

En Szentlőrinckáta naskiĝis:

Komunumoj de Sankta Laŭrenco en Hungara reĝlando redakti

Pestszentlőrinc Sárszentlőrinc Szentlőrinc Szentlőrinckáta
Szentlőrincke Szepesszentlőrinc Zalaszentlőrinc