Szerep
Szerep [serep] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Püspökladány. La loknomo signifas: rolo, sed dum la mezepoko signifis ankaŭ abatejo, vilaĝo kaj marĉo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bb/HUN_Szerep_COA.svg/220px-HUN_Szerep_COA.svg.png)
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiSzerep situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Gyomaendrőd-Püspökladány. La lasta urbo troviĝas je 15, Debrecen je 59, Budapeŝto je 194 km-oj.
Pri la komunumo la unua mencio okazis en 1285, sed pri la abatejo en 1283. En 1919 la rumanoj okupis Szerep-on.
Vilaĝservoj estas kuracejo, lernejo, apoteko, vendejoj, infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj
redaktiLa kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1832. Apud la vilaĝo kurganoj troviĝis, kiuj nuntempe neniiĝis pro la agrikulturo.
Famuloj
redaktiEn Szerep naskiĝis fizikisto Ferenc Telbisz.