Tüskevár
Tüskevár [tuŝkevAr] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Ajka. La nomo signifas: dorno-fortikaĵo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 17 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.1188/17.3122
- Loĝantaro: 570
- Poŝtkodo: 8477
- Telefonprefikso: 88
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Graz, laŭ fervojo Székesfehérvár-Celldömölk. Sümeg troviĝas 19, Ajka 23, Celldömölk 24 km-ojn.
Historio redakti
Dum la mezepoko fortikaĵeto konstruiĝis, kie la posedanto metis dornobranĉojn. Tial la moknomo estis "dornofortikaĵo". Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.