Tagatozo

kemia kombinaĵo

Tagatozo estas industrie uzata dolĉigilo. Ĝi estas natura monosaĥarido, pli specife heksozo. Ĝi oftas en laktoproduktoj kaj je teksturo kaj gusto similas al saĥarozo (kuira sukero). Ĝi estas 92% same dolĉa kiel kutima sukero, sed havas nur 38% de ties energio.

Tagatozo
speco de kemia ento
ketohexose (open form)
Ĝeneralaĵoj
Nomo Tagatozo
Kemia formulo C6H12O6
Nomo laŭ IUTAK
CAS-numero-kodo 17598-81-1
PubChem-kodo 92092
ChemSpider-kodo

83142

SMILES
Karakterizaĵoj
Frostopunkto

133-135 °C

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj

-

R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Tagatozo ricevis GRAS (kutime konata kiel sendanĝera) markon de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (Monda Organizaĵo pri Sano) ekde 2001.

Ĉar la metabolismo de tagatozo estas malsama ol tiu de saĥarozo, tagatozo havas minimuman efekton al niveloj de glukozo kaj insulino en sango, kaj do estas taŭga por diabetuloj. Ankaŭ ĝi estas konsiderata nedanĝera por dentoj.

Produktado redakti

En naturo, tagatozo troveblas en nur malgrandaj kvantoj en laktoproduktoj. Industrie oni produktas ĝin el laktozo, kiun oni unue hidrolizas al glukozo kaj galaktozo. Poste oni izomerigas galaktozon al D-tagatozo per kalcia hidroksido. La resultia miksaĵo povas iĝi purigita kaj poste eblas atingi solidan tagatozon per kristaligo.

Evoluo en rolo de dolĉigilo redakti

Kiam Gilbert Levin eksciis pri ĥiraleco, li ekhavis ideon por serĉi de live-ĥirala sukero. Dum lia esploro de variaj live-ĥiralaj karbonhidratoj, li hazarde ricevis ekzemplon de D-tagatozo, strukture simila al L-fructozo. Eĉ kvankam Levin pensis, ke plej bona dolĉigilo estu live-ĥirala saĥarido, vere la dekstre-ĥirala formo prucis sin ĉampiono.

Usona Administraro pri Nutroj kaj Drogoj (FDA) akceptis tagatozon kiel nutran aldonon en oktobro 2003.

Merkato redakti

En 1996 rajtojn por produkto de tagatozo akiris firmao MD/Arla Foods, kiuj aĉetis ilin de Usona licenstenanto Spherix. Ĉar en sekvaj jaroj neniuj produktoj estis enkondukitaj al merkato far Arla Foods, Spherix akuzis ilin je nesufiĉa intereso pri enkonduko de produkto kaj kreis aktaron por Arbitra Tribunalo. La kompanioj rezignis la aktaron kiam MD/Arla Foods konsentis pagi licenspagojn dum pli longa tempo.

En marto 2006 fimao SweetGridients (komuna investa kompanio de Arla Foods kaj Nordzucker AG) decidis "suspendi" tagatozan projekton. SweetGridients estis sola komerca produktisto de tagatozo en la tuta mondo. Kvankam esti iom da progreso pri kreo de merkato por nova dolĉigilo, oni ne vidis sufiĉe grandan potencialon por daŭrigo de investoj, kaj SweetGridients haltigis manufakturon de tagatozo en Nordstemmen, Germanio.

En 2006 belga kompanio NUTRILAB NV aĉetis na Arla (SweetGridients) kaj kreis produktlokon por D-tagatozo kun merkatnomo Nutrilatose. Ĝi ankaŭ kreis novan metodon de produktado kun uzo de enzimoj (tio diferencas de ĉiuj antaŭaj patentoj). Damhert N.V., la propranto de Nutrilab, produktis tagatozo-bazitan dolĉigilon kun nomo Tagatesse, samkiel tagatoz-enhavantajn ĵeleojn kaj ĉokoladon, en oktobro 2007 en Benelukso kaj Francio.

Eksteraj ligiloj redakti