Tagmeza mallumo

romano de Arthur Koestler

Tagmeza mallumo (en la germana, origine verkita: Sonnenfinsternis, en la angla, unue publikigita: Darkness at Noon), estas politika romano de Arthur Koestler. Lia plej konata verko, ĝi estas la rakonto de Rubaŝov, veterana bolŝeviko kiu estas arestita, malliberigita, kaj juĝita pro ŝtatperfido kontraŭ la registaro kiun li helpis krei de komence.

Sonnenfinsternis
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Arthur Koestler
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1940
Loko de rakonto Sovetunio
vdr

La libro, unue publikigita en 1940, estis verkita sur la fono de la grandaj purigoj de Stalino en la Sovetia Komunista Partio inter la jaroj 1935 kaj 1938 kaj precipe kontraŭ la konfeso de Nikolaj Buĥarin kaj aliaj partioficistoj de krimoj kiujn evidente ili ne faris dum la moskvaj procesoj.

La romano deziras respondi la demandon kiuj estas la mekanismoj por alporti individuojn kun statuso, ideologio kaj rezistemo konfesi falsajn krimojn kiel perfido de la patrujo, la revolucio kaj de provo murdi ĝiajn gvidantojn. La respondo de Koestler manifestiĝas ĝuste per la pensado kaj sindevontigaj procezoj enigitaj en la menso kaj personeco de sia protagonisto, kiuj ebligas al liaj pridemandintoj psikologie influi lin rekoni, ke lia tasko estas "esti ilo por la sukceso de la revolucio" estante ekzemplo por la homamasoj pri tio, kio povas kaŭzi pensojn de herezo kaj deflankiĝo de la partia linio, eĉ se ĝi signifas ridindan konfeson en tribunalo de ŝajnproceso kaj rezultas en kondamno al ekzekuto.

La verko manifestas la streĉiĝo kreita en triangulo, kiu inkluzivas dogmajn kaj fanatikajn kredojn, realon, kiu insistas ke oni realiĝu ĝi tute kontraŭe al la ideologio, kaj klerajn kaj inteligentajn homojn, kiuj klopodas pravigi tiujn realaĵojn. La libro sekvas la psikon de la protagonisto Rubaŝov, survoje al la pendumilo, provante akordigi la evidentan perfidon de sia eksa kamarado kontraŭ li persone kaj verŝajne ankaŭ kontraŭ la revolucio, kun lia neŝancelebla kredo, ke la instruoj de Markso estas veraj, kaj ke dialektika materiismo neeviteble kondukos la homaron al utopio preter la diktatoreco de la proletaro. Tiele la libro atestas pri la kolapso de unu el la plej grandaj ideologiaj movadoj iam ajn en la historio.

La romano ne mencias la nomon de Sovetunio aŭ de iu alia lando, nek mencias la nomon de Stalino (la gvidanto nomiĝas "numero unu"), sed la sugestoj en ĝi estas travideblaj. Ĝi estas konsiderata unu el la plej klasikaj kaj inflŭavaj libroj de la 20-a jarcento kaj estas oka en la listo de la 100 plej gravaj libroj de la 20-a jarcento publikigita de la eldonejo Modern Liberary en 1998 [1].

Vidu ankaŭ redakti

Eksterlaj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Modern Library, vico 8 el 100.