Tamás Fekete
Tamás Fekete [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Tamás estis hungara skulptisto.
Tamás Fekete | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de julio 1931 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de februaro 2007 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-2-51 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Tamás Fekete [1] naskiĝis la 23-an de julio 1931 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de februaro 2007 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiTamás Fekete iĝis faklaboristo, sed libertempe li lernis private skulptadon en ateliero de Béni Ferenczy. Li akiris ankaŭ teknikan diplomon en altlernejo. Li debutis en ekspozicio en 1963. Li kreis kontinue en Budapeŝto skulptaĵojn, skulptaĵetojn, medalojn, memortabulojn. Lia ĉefverko estas serio de skulptaĵetoj omaĝe al Filippo Brunelleschi. Li ricevis premiojn en 1982 kaj 1994. Li plurfoje edziĝis-eksedziĝis.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1964, 1972, 1982, 2002, 2008)
- Duisburg (1977)
- Pécs (1983)
- Szentendre (1998)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1964, 1994)
- Pécs (1967)
- Arthalo Budapeŝto (1968, 1978, 1988, 1997)
- Sopron (1987)
Elektitaj kreaĵoj
redakti-
Reliefo pri Gyula Gróh (1986)
-
Busto pri György Bessenyei
-
Memortabulo pri Ferenc Deák (2003)
Lia libro
redakti- Szobrászat (műhelytitkok) (1982)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- [1]