Tamás Kiss (arkitekto)
Tamás Kiss [tamAŝ kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Tamás estis hungara arkitekto, urbanizisto.
Tamás Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1936 (88-jaraĝa) en Iván |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • fakula atestanto • vikipediisto |
Tamás Kiss naskiĝis la 19-an de marto 1936 en Iván.
Biografio redakti
Tamás Kiss frekventis gimnaziojn en Budapeŝto kaj Sopron, poste li faris diversajn laborojn (1954-1957). Li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1961, sed dum la studentaj jaroj li ankaŭ laboris en filmstudio. Post la diplomo li estis arkitekto en Zalaegerszeg, poste atelierestro (1969-1974), fine ĉefarkitekto de Zala. Intertempe en 1967 li edziĝis, baldaŭ 2 gefiloj naskiĝis. Inter 1977 kaj 1982 ili vivis en Debrecen, kie Tamás Kiss okupiĝis pri urboplanado. Inter 1982-1992 li laboris en Veszprém, poste li estis ministeria ĉefkonsilisto. Li pensiuliĝis en 1996, tamen li kaj lia edzino laboris plu en arkitekta firmao.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti
- restaŭradoj de popolaj domoj por subĉiela muzeo en Zalaegerszeg (1964)
- Y-formaj domoj en Tapolca (1969)
Elektitaj urbanizistaj projektoj redakti
- verdazona urboparto en Zalaegerszeg (1975)
- por la novaj urboj: Körmend, Lenti, Zalaszentgrót, Püspökladány, Mátészalka, Enying
- por loĝkolonioj en Nagykanizsa, Zalaegerszeg, Debrecen, Mátészalka, Veszprém (urbo)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
-
Popolaj domoj por subĉiela muzeo en Zalaegerszeg (1964)
-
Verdazona urboparto en Zalaegerszeg (1975)
-
Y-formaj domoj en Tapolca (1969)