Tamás Kosutány
Tamás Kosutány [tamAŝ koŝutAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kosutány Tamás estis hungara agronomo, inĝeniero, kemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1894). Lia frato estis Ignác Kosutány.
Tamás Kosutány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de marto 1848 en Nyírlugos |
Morto | 19-an de januaro 1915 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Frat(in)oj | Ignác Kosutány • Géza Kosutány |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto • agronomo |
Tamás Kosutány [1] naskiĝis la 7-an de marto 1848 en Nyírlugos. Li mortis la 19-an de januaro 1915 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Tamás Kosutány frekventis altlernejon kaj universitatojn en Keszthely, Pest (urbo), Halle an der Saale. Hejmenveninta en 1871 li ekinstruis en altlernejo de Magyaróvár. En 1903 li ekhavis 2 direktorajn postenojn en Budapeŝto, krome li ankaŭ instruis en la universitato.
Verkaro (elekto) redakti
Memorigiloj redakti
- memormedalo "Kosutány Tamás" fondita en 1955
- busto antaŭ la ministerio agrara de 1984