Tamás Nagy (ekonomikisto)

hungara sociologo

Tamás Nagy [tamAŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Tamás estis hungara ekonomikisto, profesoro.

Tamás Nagy (ekonomikisto)
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1914 (1914-09-21)
en Budapeŝto
Morto 29-an de decembro 1993 (1993-12-29) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Farkasrét Jewish cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Tamás Nagy [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1914 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de decembro 1993 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tamás Nagy devenis el juda familio. Li studis komence en komerca akademio en Vieno, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936. Post siaj studoj li laboris en ŝtata oficejo, sed kiel membro de socialdemokratoj li prelegis pri marksismo en partiaj seminarioj. Post la 2-a mondmilito li daŭris la prelegojn jam en la partia altlernejo. En 1948 li estis motoro de establo de nova universitato pri ekonomio, kie li estis profesoro. En 1952 li kandidatiĝis (CSc), en 1968 li doktoriĝis (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 1954 li ankaŭ eklaboris en nova akademia ekonomia instituto, iom da tempo li iĝis vicinstitutestro. Li aktivadis ankaŭ en ekonomia revuo kaj Rondo Petőfi. Dum la hungara revolucio de 1956 li apogis la plupartian sistemon. Post falo de la revolucio li ne plu rajtis esti membro de Hungara Socialista Laborista Partio, nur ekde 1964, poste li apartenis al reformema rondo de Rezső Nyers. En 1981 li pensiuliĝis, tamen en esploroj li restis aktiva. Li partoprenis en trapaso de la socialismo al kapitalismo.

Elektitaj kontribuoj redakti

Fontoj redakti