Teknologia universitato Darmstadt

universitato en Germanio

La Teknologia universitato Darmstadtgermane oficiale Technische Universität Darmstadt, mallonge TU Darmstadt – estas teknologia universitato en la urbo Darmstadt de la federacia lando Hesio en Germanio. Ĝi estis fondita en 1877 per transformo de la antaŭa plurteknika altlernejo al universitata statuso, kaj estis la unua aŭtonoma altlernejo en Germanio. En 2021 la teknologia universitato havis sume 24 969 studentojn. Aliflanke, en 2023 ĝi havis entute 5 173 kunlaborantojn, el tio 334 estis profesoroj.

Teknologia universitato Darmstadt
Technische Universität Darmstadt
publika universitato Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 10-an de oktobro 1877
Situo
Geografia situo 49° 52′ 30″ N, 8° 39′ 23″ O (mapo)49.8758.6563888888889Koordinatoj: 49° 52′ 30″ N, 8° 39′ 23″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Darmstadt, Hesio, Germanio
Estraro
gvidanto Tanja Brühl
Nombroj
nombro de studentoj 24 969 vd (stato: 2021)
nombro de kunlaborantoj 5173 (stato: 2023)
el tio profesoroj 334 (2023)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Teknologia universitato Darmstadt Technische Universität Darmstadt (Hesio)
Teknologia universitato Darmstadt
Technische Universität Darmstadt (Hesio)
DEC
Teknologia universitato Darmstadt Technische Universität Darmstadt (Germanio)
Teknologia universitato Darmstadt
Technische Universität Darmstadt (Germanio)
DEC
Map
Teknologia universitato Darmstadt
Technische Universität Darmstadt
vdr

Esperanto kaj la universitato

redakti

Estante universitata urbo, Darmstadt jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon, kiu ĉiam je signifa parto konsistis el studentoj kaj kunlaborantoj de la universitato. Kiel studentoj de la universitato menciindas ekzemple la esperantistoj Franz Kruse kaj Elisabeth Kuhl-Kruse, Maria Merla, Remi Rudaitytė kaj Leo Sakaguchi, sed multaj pliaj Esperanto-parolantoj ligiĝas al la altlernejo, ĉu per interuniversitataj kontaktoj ĉu per profesiaj rilatoj poststudaj en la urbo (ekzemple menciindas la statistikistino Christina Dolland kaj la matematikistino Edlyn Teske, eksa vicprezidanto de TEJO).

Eksteraj ligiloj

redakti
 
okcidenta alo de la historia centra konstruaĵo de la universitato