Terry Venables

angla futbalisto kaj manaĝero

Terry Venables - naskiĝis la 6-an de januaro 1943 en Dagenham, tiam urbeto en la graflando Essex, ekde 1965 parto de Granda Londono, mortis 80-jaraĝa la 25-an de novembro 2023 - estas brita eksa profesia futbalisto kaj eksa futbala trejnisto. Interalie, li de 1984 ĝis 1987 estis la ĉeftrejnisto de la unua vira teamo de la Futbala Klubo de Barcelono en Katalunio, Hispanio. Kiel trejnisto, li kondukis la Futbalan Klubon de Barcelono al la hispana ĉampioneco en 1985 kaj poste en la sezono 1985/1986 al la finalo de la "eŭropa pokalo de ĉampionaj kluboj", ekde 1991 nomata Ligo de Ĉampionoj de UEFA.

Terry Venables
Persona informo
Naskonomo Terence Frederick Venables
Aliaj nomoj P. B. Yuill
Naskiĝo 6-an de januaro 1943 (1943-01-06)
en Dagenham, tiam urbeto en la graflando Essex, ekde 1965 parto de Granda Londono
Morto 25-an de novembro 2023 (2023-11-25) (80-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Valence Primary School Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo eksa futbala trejnisto
vdr

Kaj kiel futbalisto en 1967 kaj kiel trejnisto en 1991 li gajnis la anglan pokalon kun la unua vira teamo de la klubo Tottenham Hotspur. En 1964 li unu jaron estis futbalisto de la angla nacia teamo de futbalo, kaj de 1994 ĝis 1996 li estis trejnisto de la angla nacia teamo, kiu sub lia gvido atingis la trian lokon en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996. Tiu sukceso kaŭzis, ke la sekvajn du jarojn, de 1996 ĝis 1998, li ankaŭ trejnis la Aŭstralian nacian teamon de futbalo.

Terry Venables en 1964