The Dictator (2012)

The Dictator (La diktatoro) estas politika satira nigrakomedia filmo de 2012 kunverkita kaj steluligita de Sacha Baron Cohen kiel sia kvara filmo en ĉefa rolo. La filmo estis reĝisorita de Larry Charles, kiu jam estis reĝisorinta humor-dokumentajn filmojn de Baron Cohen nome Borat kaj Brüno. Baron Cohen, en la rolo de Admiralo Generalo Aladeen, diktatoro de la fikcia Respubliko Ŭadija vizitanta Usonon, kunstelule kun Anna Faris, Ben Kingsley, Jason Mantzoukas, kaj eksterlista apero de John C. Reilly.

The Dictator
filmoliteratura verko
Originala titolo The Dictator
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 16 maj. 2012, 17 maj. 2012
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Lawrence Sher
Reĝisoro(j) Larry Charles
Produktisto(j) Sacha Baron Cohen • Scott Rudin • Alec Berg • Jeff Schaffer • David Mandel
Scenaro Sacha Baron Cohen • David Mandel • Jeff Schaffer
Filmita en Kanarioj • Nov-Jorko • Hispanio • Maroko
Loko de rakonto Nov-JorkoBroklino
Muziko de Erran Baron Cohen
Rolantoj Sacha Baron Cohen • Anna Faris • Ben Kingsley • John C. Reilly • Megan Fox • Edward Norton • B. J. Novak • Chris Elliott • Kevin Corrigan • J. B. Smoove • Erick Avari • Barack Obama • Fred Armisen • Gad Elmaleh • Aasif Mandvi • Ajay Naidu • Fred Melamed • Bobby Lee • Kathryn Hahn • Garry Shandling • Aleksander Krupa • Hillary Clinton • Jon Glaser • Elena Goode • Horatio Sanz • Chris Parnell • Jason Mantzoukas
Produktinta firmao Four by Two Films
IMDb
vdr

Produktoroj Jeff Schaffer kaj David Mandel diris, ke la rolulo de Baron Cohen estis inspirita de realaj diktatoroj kiel Kim Jong-il, Idi Amin, Muamar Kadafi, Mobutu Sese Seko, kaj Saparmurat Nijazov.[1] Ĝi ricevis kun pozitivajn kaj negativajn recenzojn el kritikistoj kaj enspezis 179 milionojn da usonaj dolaroj.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

General-Admiralo Ŝabaz Aladeen (Sacha Baron Cohen) estas ekstercentrisma kaj egocentrisma diktatoroj, el Ŭadija, fikcia lando de Nordafriko. Aladeen dediĉis sin al klopodoj por ke demokratio ne okazu lialande. Li kaj kapropaŝtisto (lia sozio kiu deziras anstataŭi lin) veturas al Usono por diskursi antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Populara pro enorma barbo, pro amorado kun centoj da gravuloj mondezirantoj kaj organizi siajn proprajn Olimpiajn Ludojn, Aladeen altiras internacian atenton pro novaĵoj pri sekreta atomprogramo. Evitinta murdoklopodon, Aladeen troviĝas sola kaj sen mono surstrate de Novjorko. Dum pluaj klopodoj reteni la povon kaj malproksimigi la demokration for de sia subpremita lando,[2] li konatiĝas kun aktivulino por homaj rajtoj kaj lia vivo ŝanĝiĝas... aŭ ne.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Sacha Baron Cohen kiel Almiralo Generalo Aladeen
  • Ben Kingsley kiel Tamir
  • Jason Mantzoukas kiel Nadal
  • Anna Faris kiel Zoey
  • J. B. Smoove kiel Usher
  • Megan Fox kiel Ela Mesma
  • John C. Reilly kiel Clayton
  • B. J. Novak
  • Olivia Dudley kiel flegistino Svetlana

Referencoj redakti

  1. Stuart Jeffries, The Dictator: are we right to laugh? Arkivita la 21an de Februaro, 2017, ĉe Wayback Machine, Guardian (15a de Majo, 2012).
  2. «Sinopse e Detalhes do Filme». AdoroCinema. Konsultita la 20an de novembro 2012