The Final Cut estas la dekdua albumo de la angla progresiv-roka Pink Floyd, publikigita je la 21-a de marto 1983.

The final Cut
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 21-a de marto de 1983
Daŭro 43'23 (originale), 46'21 (reeldonoj)
Ĝenro Progresiva roko
Firmao Harvest, Columbia
Produktanto Roger Waters, Bob Ezrin, Michael Kamen
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
The Wall
(1979)
Sekva muzikalbumo
A Momentary Lapse of Reason
(1987)
vdr

Ĉi-tiu konceptalbumo estas la lasta albumo de Pink Floyd en kiu partoprenis la basgitaristo Roger Waters, kaj la nura en kiu la klavaristo Richard Wright ne partoprenis post sia eksigo dum la surbendigo de la antaŭa albumo The Wall. Waters unue fasonis ĝin kiel filmomuziko por la filmo Pink Floyd The Wall, sed la ekesto de la Falklanda milito inspiris al li la verkon de aliaj kantoj temantaj pri kontraŭmilitarismo. Li dediĉis la albumon al sia patro mortiginta dum la dua mondmilito.

The Final Cut estis surbendigata en ok malsamaj anglaj studioj, helpe de studiaj muzikistoj, en kondiĉoj de malamikaj rilatoj inter Roger Waters kaj David Gilmour. La basgitaristo verkis ĉiujn kantojn kaj inspektis ĉiujn aspektojn de la albumo, rifuzante ajnan krean partoprenon de la aliaj anoj, sur la jaketo eĉ estas skribata "verkita de Roger Waters, interpretata de Pink Floyd", do ĉi-tiu albumo kelkfoje estas konsiderata kiel lia unua soloa albumo. Roger Waters estis forlasonta Pink Floyd post du jaroj.

Artaj karakteroj redakti

Jaketo redakti

La jaketo estis komponata de Roger Waters el fotoj de sia bofrato Willie Christie[1]. Ĝi bildigas paperan papaveton de la Memora tago kaj kvar rubandoj de britaj medaloj de la dua mondmilito: la 1939-45 Star, la Africa Star, la Defence Medal kaj la Distinguished Flying Cross[2] sur nigra fono.

Muziko redakti

The Final Cut estas sekvenco de kantoj, kiuj unue estis komponataj por esti uzataj en la filmomuziko de Pink Floyd The Wall, kaj kiuj Waters finfine decidis uzi por la novan albumon. Ĝi enhavas multajn sonefektojn, kaj estas unu el la unuaj holofoniaj surbendigoj. Ĉiuj kantoj estas kantataj de Waters, escepte de Not now John, en kiu li kunhavas la kantadon kun Gilmour. La generala etose de la albumo estas ege malluma: la biografo François Ducray skribis: "La muziko imponas, sed tiu impono, plene malfermata al abismo unuforme funebre nigra kaj morte malvarma, tiu impono timigas"[3].
Fakte, The Final Cut estas la albumo de Pink Floyd en kiu la muziko malpli gravas, profite al tekstoj kaj sonefektoj.

Tekstoj redakti

The Final Cut estas kontraŭmilitarisma konceptalbumo. La tezo de Roger Waters estas ke la britaj mortintaj soldatoj, kiuj oferiĝis esperante ilia venko nasku pacan mondon, estis perfidata de politikaj gvidantoj, kiuj kontinuas uzi militon por solvi iliajn kverelojn[4]. Margaret Thatcher estas ĉefe celata pro sia rolo dum la eksplodo de la Falklanda milito.

Surbendigo redakti

The Final Cut estis surbendigata en ok malsamaj studioj: la privataj studioj de Gilmour kaj Waters kaj ses aliaj londonaj studioj[5]. Gilmour kaj Waters komencis labori kune, sed rapide forlasis tiun ideon, la etoso inter la du muzikistoj estanta vere malbona, kaj ili kunsidis nur tempaltempe por cerbumi pri la progreso de la albumo. Sed post n-a malpaco, Gilmour estis eksigata de la listo de la muzikproduktistoj.
Gilmour pli malfrue rakontis: "Roger eĉ ne volis priaǔdi pri la ebleco de inkludi niajn komponaĵojn. Iam, ni tre bone sukcesis labori kune, laǔ la principo de la kompromiso. Ĉiu devis konvinki la aliajn adopti sian vidpunkton, se si ne sukcesis, domaĝe por si. Tiele, "The Wall", kiu komence estis neaǔskultebla, iĝis poste genia albumo. Sed por "The Final Cut", Roger iĝis nekompromisema. Mi finfine diris al li: "Se vi bezonas gitariston, vi telefonu al mi""[6]. Pluraj muzikistoj surbendigis kun Pink Floyd: la orkestrestro Michael Kamen taskiĝis pri la orkestraj muzikeroj kaj ludis pianon kaj harmoniumon, dum Andy Bown, kiu estis partopreninta al la turneo de The Wall, ludis Hammond-orgenon. Nick Mason ne sukcesis ĝuste drumi en la kanto Two suns in the sunset, kaj tiam estis astantaŭata de Andy Newmark.

Posteco redakti

Komerca sukceso redakti

The Final Cut estis publikigata la 21an de marto 1983 kaj tuj atingis la unuan rangon en la anglaj muzikaĵrangolistoj, tion kion eĉ The Dark Side of the Moon kaj The Wall ne sukcesis. Ĝi tamen estis la plej malbone vendata albumo de Pink Floyd ekde Meddle. David Gilmour poste konsideris tiun komercan malsukceson kiel konfirmo de sia opinio pri la mediokra kvalito de la kantoj, al tio Roger Waters respondis ke la kvalito de albumo ne mezuriĝas laŭ la nombro de la venditaj ekzempleroj[7][8].

Recenzoj redakti

La recenzoj estis ege diversaj, iuj tre positivaj, aliaj tre negativaj. Melody Maker kvalifikis la albumon kiel "mejloŝtno en la historio de la nuleco" dum Rolling Stone priskribas ĝin kiel "absoluta majstroverko de artroko"[9].

Efikoj al la grupo redakti

Neniu turneo okazis post la publikigo de la albumo, la anoj de la grupo estinte preferi dediĉi al soloaj projektoj: la albumoj About Face por David Gilmour kaj The Pros and Cons of Hitch Hiking por Roger Waters, kaj la produkto de la albumo Profiles de Rick Fenn por Nick Mason. En 1985, Roger Waters decidis foriri el la grupo, konsideranta ĝin kiel "kreate foruzata forto"[10]. Sed Gilmour kaj Mason decidis kontinuigi la grupon, tion kion Waters estis vane provonta malhelpi per juĝafero[11].

Kantoj redakti

Flanko A
No. Titolo Verkisto Ĉefkantado Daǔro
1 The Post War Dream Waters Waters 3'02
2 Your Possible Pasts Waters Waters 4'22
3 One of the Few Waters Waters 1'23
4 The Hero's Return Waters Waters 2'56
5 The Gunner's Dream Waters Waters 5'07
6 Paranoid Eyes Waters Waters 3'40
Flanko B
No. Titolo Verkisto Ĉefkantado Daǔro
7 Get Your Filthy Hands Off My Desert Waters Waters 1'19
8 The Fletcher Memorial Home Waters Waters 4'11
9 Southampton Dock Waters Waters 2'13
10 The Final Cut Waters Waters 4'46
11 Not Now, John Waters Waters, Gilmour 5'01
12 Two Suns in the Sunset Waters Waters 5'14

La eldonoj post 2004 enhavas aldonatan kanton: "When the tiger broke free", eltirita de la filmomuziko de Pink Floyd The Wall, kaj lokata post "One of the few". Ĝi estis verkata kaj kantata de Roger Waters kaj daŭras 3 minutoj kaj 16 sekundoj.

Laborantaro redakti

Pink Floyd redakti

Aliaj muzikistoj redakti

Teknika taĉmento redakti

Referencoj redakti

  1. Nick Mason, Inside Out – A Personal History of Pink Floyd, Phoenix, 2005 (ISBN 0753819066), p.273
  2. Glenn Povey, Pink Floyd, Eldonoj Place des Victoires, 2009 (ISBN 978-2-8099-0092-7), p.349
  3. François Ducray, Pink Floyd, Eldonoj Librio Musique, 2000, p.61
  4. Nick Mason, Inside Out – A Personal History of Pink Floyd, Phoenix, 2005 (ISBN 0753819066), p.264
  5. Glenn Povey, Pink Floyd, Eldonoj Place des Victoires, 2009 (ISBN 978-2-8099-0092-7), p.349
  6. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.85-86
  7. Glenn Povey, Pink Floyd, Éditions Place des Victoires, 2009 (ISBN 978-2-8099-0092-7), p.230
  8. Mark Blake, Comfortably Numb — The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo Press, 2008 (ISBN 0306817527), p.324-325
  9. Kurt Loder, « Pink Floyd: The Final Cut », Rolling Stone, no 393,‎ 14a de aprilo 1983 (legi retearkivo).
  10. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6., pp. 311–313: O'Rourke's involvement in the settlement; Povey 2008, p. 240: "a spent force".
  11. Mark Blake, Comfortably Numb — The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo Press, 2008 (ISBN 0306817527), p.311-313