Tibor Budahelyi
Tibor Budahelyi [budaheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Budahelyi Tibor estas hungara skulptisto, grafikisto, medalisto.
Tibor Budahelyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1945 (79-jaraĝa) en Feldbach (Stirio) |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto medalisto ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/77/Munkahelyi_balesetben_megs%C3%A9r%C3%BCltek_%C3%A9s_elhunytak_eml%C3%A9km%C5%B1ve_%28Budahelyi_Tibor%29%2C_2016_Budapest.jpg/220px-Munkahelyi_balesetben_megs%C3%A9r%C3%BCltek_%C3%A9s_elhunytak_eml%C3%A9km%C5%B1ve_%28Budahelyi_Tibor%29%2C_2016_Budapest.jpg)
Tibor Budahelyi [1] Arkivigite je 2018-03-18 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 1-an de februaro 1945 en Feldbach (Nazia Germanio, nuntempe en Aŭstrio).
Biografio
redaktiTibor Budahelyi abiturientis en Budapeŝto en 1962, poste li laboris kiel ferlaboristo ĝis 1969. Inter 1966 kaj 1982 li lernis en kurso, sed li laboris plu ĝis 1989. Tiutempe li pentradis kaj kreis grafikaĵojn, post jardeko li okupiĝis pri skulptado kaj kreis ankaŭ medalojn. Ekde 1976 li apartenis al artistkolonio de Tokaj, en 1983 kaj 1984 eĉ li gvidis kurson. Ekde 1989 li estis profesie skulptisto. En la 1990-aj jaroj li estis aktiva en simpozioj kaj pluraj artistkolonioj. Li ricevis premiojn inter 1983-2001.
El solaj ekspozicioj
redakti- Százhalombatta (1979)
- Budapeŝto (1980, 1982, 1988, 1992, 2005)
- Sopron (1999, 2001)
- Balassagyarmat, Mór (2005)
El grupaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1977, 1984, 1993, 1997, 2002)
- Pécs (1981, 1985-2005)
- Sopron (1983-1997, 2003-2009)
- Wolverhampton, Londono, Oxford (1984)
- Arthalo Budapeŝto (1995, 2001)
- Szombathely (2004)
Elektitaj artaĵoj
redakti- Csavar (grafikaĵo)
- Huzatás (grafikaĵo)
- Attrakció (akvaforto)
- Rezgő elemek II. (skulptaĵo, ŝtalo, 1984, Hajdúszoboszló)
- memormonumento pri Ábrahám Ganz (ŝtalo, 1997, Zalaegerszeg) [2]
- Hároméves terv (skulptaĵo, 1987, Tatabánya)
- Monumento pri la 2-a mondmilito (Budapeŝto, vidu la suban bildon!)
Fontoj
redakti-
Monumento pri la 2-a mondmilito fare de Tibor Budahelyi