Tibor Hajdu
Tibor Hajdu, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajdu Tibor estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia onklo estis Gábor Bakos-Kiss, kiu gvidis Tibor al aktora vivo.
Tibor Hajdu | |
---|---|
Tibor Hajdu en 2017 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1993 (30-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | voĉaktoro • aktoro |
Tibor Hajdu[1] naskiĝis la 25-an de septembro 1993 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Tibor Hajdu studis jaron en aktorakademio de Teatro Magyar, poste li akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2019. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Zsótér kaj Enikő Börcsök. Ekde 2020 li estis membro de teatro de Salgótarján.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Lysander
- Reĝo Lear - kavaliro
- La komedio de eraroj - Dromio
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Orsino
- La Vintra Fabelo - Florizel
- Henrik Ibsen: A vadkacsa - Hjalmar Ekdal
- Albert Szirmai: Mágnás Miska (2016) - Miska (ĉevalisto)
- Ede Tóth: A falu rossza - Sándor Göndör
- Sándor Bródy: A tanítónő - István Nagy (pli juna)
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Guerilla (2019)
- Kelet (mallonga filmo, 2020) - Vörös
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Maximilian Acevedo, Josh Lucas, Robert Pattinson, Seth Whittaker[2]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Őslények szigete (serio, 2019) - muzea gardisto
- Doktor Balaton (serio, 2021) - Robi Kalapács