Tibor Hegedűs [hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedűs Tibor estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, altlerneja instruisto. Li estis inter reĝisoraj pioniroj de sonfilmoj kaj radioprogramoj en Hungario.

Tibor Hegedűs
Tibor Hegedűs (dekstre)
Tibor Hegedűs (dekstre)
Persona informo
Naskonomo Hegedűs Tibor
Naskiĝo la  8-an de novembro 1898(nun 1898-11-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 7-an de novembro 1984
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)o Lajos Viktor Hegedűs
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroteatrestroinstruisto
vdr

Tibor Hegedűs [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1898 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de novembro 1984 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Hegedűs batalis 3 jarojn dum la 1-a mondmilito, poste li estis ĵurnalisto en Miskolc. Li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto, tamen akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1921. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Belvárosi. Ekde 1925 li estis reĝisoro de Teatro Renaissance, poste de Teatro Belvárosi (1926) kaj Gaja Teatro (1927). Li ofte reĝisoradis ankaŭ en Hungara Radio. Inter 19381944 li instruis en la menciita akademio. Li estis teatrestro de Gaja Teatro en la teatra jaro 1943. Depost la 2-a mondmilito la komenciĝanta socialisma epoko puŝis lin randen, tamen li estis reĝisoro de Nacia Teatro (Szeged) (1946–1949), de Teatro de Hungara Armeo (1955–1957), de Teatro József Attila (1958-1961).

Li edziĝis en 1924, naskigis filon en 1928, divorcis en 1934.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Roloj en kinaj filmoj redakti

  • Csak nővel ne! (1924)
  • Egy fiúnak a fele (1924)

Filmaj reĝisoraĵoj redakti

  • Kacagó asszony (hungara versio, 1930)
  • Az orvos titka (hungara versio, 1930)
  • Tavaszi szonáta (1942)
  • Sári bíró (1943)

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

Aliaj kontribuoj redakti

  • Walter Hasenclever: Emberek - tradukita dramo (1923)
  • A színész, a színpad és a hangosfilm (libro, 1942)

Fontoj redakti