Tibor Tátrai
Tibor Tátrai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tátrai Tibor estas hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, gitaristo, tekstopoeto). Lia karesnomo estis Tibusz [tibus].
Tibor Tátrai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1952 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto komponisto |
Tibor Tátrai[1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1952 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiTibor Tátrai estis memlernanto de gitaro dum la lernejaj jaroj. Li aliĝis al ŝlagrorkestro de Béla Radics (gitaristo) jam en 1969. En la sekvaj jaroj eĉ jardekoj li aliĝis al konataj ŝlagrorkestroj. Li muzikadis ekzemple kun Miklós Orszáczky, Károly Frenreisz kaj Gyula Deák Bill. Li ricevis premiojn ekde 1996, en 2021 premion Kossuth. Li havis 2 filojn.
Elektitaj koncertoj
redakti- Palaco de Artoj (2016)
- A fattyú reménytelen szerelme és halála
- Fut a nyúl a mezőn
- Mesél az erdő
- Száműzött lovag