Tibor Weygand
Tibor Weygand [vejgand], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weygand Tibor estis hungara ŝlagrokantisto, (tenoro). Lia nomvarianto estis Weigand.
Tibor Weygand | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 27-an de novembro 1905 en ![]() |
Morto | la 12-an de julio 1965 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 611-289. templomi fülke ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto ![]() |

Tibor Weygand [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1905 en Alcsút, li mortis la 12-an de julio 1965 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiTibor Weygand studis en Muzikakademio en sia naskiĝurbo, poste li kantadis en pluraj teatroj, kabaredoj en la ĉefurbo kaj ankaŭ provinco. Li ofte estis aŭdebla en Hungara Radio, komence fajfadis, poste kantadis. En la 1930-aj jaroj li kantadis ankaŭ en Aŭstrio, Germanio, Francio, Britio. Li estis la plej konata kantisto en muzikstilo svingo. Resume li havis 1500 gramafondiskojn. Enlande li havis rolojn en filmoj, plej ofte li kantadis. Dum la 2-a mondmilito la cirkonstancoj malboniĝis, tial li laboris en oficejo. Dum la nazia erao li estis trudlaboristo, dum la socialismo li laboris en diversaj laborlokoj, kelkfoje li estis videbla en aranĝaĵoj aŭ en la Hungara Televizio. En 1951 li edziĝis.
Liaj ŝlagroj
redakti- Pál Ábrahám: Teve van egypúpú
- István Békeffi: Legyen a Horváth kertben, Budán
- Mihály Eisemann: Szerelemhez nem kell szépség
Elektitaj kinfilmaj roloj
redakti- Sonĝoaŭto (1934)
- Az örök titok (1938) - muzikisto
- Nehéz kesztyűk (1957) - franca ĵurnalisto