Tiszabő
Tiszabő [tisabO] estas vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Törökszentmiklós.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Tiszabő situas laŭ la maldekstra bordo de Tiso fine de sakovojo. Ĉi tie estis trapasejo per pramo. Fegyvernek troviĝas 9, Kunhegyes 16, Törökszentmiklós 19, Kisköre 26, Kisújszállás 28 km-ojn.
Historio redakti
Arkeologoj trovis tie tombon el la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1077 en formo "Bek". Fine de la turka epoko la vilaĝo senhomiĝis.
La loĝantaro okupiĝas pri terkulturado kaj bestobredado. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵo redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Naskiĝo de Johano Baptisto el la 19-a jarcento